Cimadera
Cimadera | |
---|---|
Blazono de Cimadera | |
Cimadera | |
Kantono | Tiĉino |
Distrikto | Lugano |
Komunumaro | Sonvico |
Koordinatoj | 46° 4′ 34″ N 9° 2′ 55″ O / 46.07611 °N, 9.04861 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 4′ 34″ N 9° 2′ 55″ O / 46.07611 °N, 9.04861 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 115 |
Areo | 5,28 km² |
Alteco | 1084 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6951 |
Komunumkodo | 5174 |
Mapo de Cimadera |
Cimadera estas komunumo de la Komunumaro Sonvico kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 115 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cimadera situas sur la suda flanko de la Valo de Colla, proksimume 5 kilometrojn sudoriente de la urbo Lugano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cimadero kaj la setlejoj Paradiso, Le Spine, Trecio kaj Cugnioli Corti. En oriento de la komunumo situas la arbaro Valo de Capon kun la monto Cima alla Pianca en sudo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,28 km², de kiuj 84,5 % estas kovritaj de arbaro, 7,8% servas por agrikulturo kaj 1,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Cimadera limas en nordo al Valcolla, en nordoriento al Certara, en sudoriento al Val Rezzo (CO, Italio), en sudo al Albogasio (CO, Italio), en sudokcidento al Sonvico.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cimadera situas komplete flanke de la gravaj travikvojoj. La vilaĝo Cimadera atingeblas nur pere de saka vojo de Piandera. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 estas Lugano-Nordo, kiu situas proksimume 10 kilometrojn nordokcidente de la komunumo. Pere de buslinioj al Sonvico kaj al Teserete la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Cimadera datiĝas el la jaro 1422 kiel Cima d'Era. La vilaĝo estiĝis dum la 15-a jarcento el dumtempa setlejo de la loĝantaro de Treciore, kiu estis frakcio de Sonvico. Ekde la 16-a jarcento Cimadera apartenis al la subvoktejo Sonvico. En la jaro 1878 ĝi sendependiĝis kiel aparta komunumo.[3]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj informoj pri la komunumo Cimadera[rompita ligilo]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Cimadera – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|