Le château de ma mère (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le château de ma mère
filmo
Originala titolo Le Château de ma mère
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1990, 22 aŭg. 1991
Ĝenro filmo bazita de literatura verko
Kameraado Robert Alazraki
Reĝisoro(j) Yves Robert
Produktisto(j) Alain Poiré
Scenaro Marcel Pagnol
Filmita en Marsejlo • Aix-en-Provence • Forest of Halatte • Château d'Astros
Loko de rakonto Marsejlo
Muziko de Vladimir Cosma
Rolantoj Philippe Caubère • Nathalie Roussel • Thérèse Liotard • Didier Pain • Georges Wilson • Jean Carmet • Jean Rochefort • Jean-Marie Juan • Jean-Pierre Darras • Josy Andrieu • Julien Ciamaca • Michel Modo • Patrick Préjean • Paul Crauchet • Philippe Uchan • Pierre Maguelon • René Loyon • Ticky Holgado • Victorien Delamare
Produktinta firmao Q3209750
IMDb
vdr

Le Château de ma mère (La kastelo de mia patrino) estas franca familia filmo aperinta en 1990, ĉarme rakontanta la vivion komence de la 20-a jarcento en la regiono Provenco de suda Francio el la perspektivo tre saĝa eta knabo. La filmo baziĝas sur samnoma membiografia romano de Marcel Pagnol kaj estas la daŭrigo de romano kaj antaŭa kineja filmo La Gloire de mon Père ("la gloro de mia patro"). Filmreĝisoro estis Yves Robert kaj la scenaro estas de la romana verkisto. En ĝi partoprenis interalie la plenkreskaj aktoroj Jean Rochefort kaj Philippe Caubère (patro de Marcel), kvankam la steluloj de la filmo estas la knaboj Julien Ciamaca ludanta la 10-jaraĝan ĉefaktoron Marcel (do la infanan Marcel Pagnol) kaj Victorien Delamare ludanta ties pli etan fraton Paul. Ambaŭ filmoj tre simpatie prilumas la vivspertojn de antaŭadoleksaj knaboj kaj iliajn rilatojn al samaĝuloj kaj la (foje amataj, foje timataj) gepatroj. Multaj scenoj de la kinejaj filmoj La Gloire de mon Père kaj Le Château de ma mère filmiĝis en la etaj loĝlokoj Grambois kaj Vitrolles-en-Luberon, kvankam ankaŭ aperas la urboj Marsejlo kaj Aix-en-Provence, aldone al la arbaro de Halatte kaj la kastelo Astros.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]