Saltu al enhavo

Le concile de pierre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le concile de pierre
filmo
Originala titolo Le Concile de pierre
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 2006
Ĝenro suspensa filmo
Kameraado Peter Suschitzky
Reĝisoro(j) Guillaume Nicloux
Scenaro Stéphane Cabel • Guillaume Nicloux
Filmita en Parizo • Monaĥejo Gandantegĉinlen
Rolantoj Monica Bellucci • Catherine Deneuve • Moritz Bleibtreu • Sami Bouajila • Elsa Zylberstein • Lorenzo Balducci • Clément Thomas • Dinara Drukarova • Elina Löwensohn • Éric Caravaca • Eva Saint-Paul • Laurent Grévill • Pascal Bongard • Yoshi Oida • Peter Bonke
IMDb
vdr

Le concile de pierre (La ŝtona koncilio) estas franc-ital-germana filmo reĝisorita de Guillaume Nicloux, publikigita en 2006.

Adaptita de la samnoma romano de Jean-Christophe Grangé (aŭtoro de Les Rivières pourpres kaj de L'Empire des loups) fare de Guillaume Nicloux mem kaj de Stéphane Cabel, la filmo rakontas la aventurojn de virino kiu faras sian propran esploron por malkovri la verajn originojn de sia adoptita filo kiu estas malaperinta.

La filmado okazis en Mongolio (ĉefe en la Monaĥejo Gandantegĉinlen en Ulaanbaataro) kaj en Francio (en Parizo). En tiu sesa longa filmo de la reĝisoro stelulas Monica Bellucci, Catherine Deneuve, Elsa Zylberstein, Sami Bouajila, Moritz Bleibtreu kaj Lorenzo Balducci.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Starto ie en Mongolio, antaŭ 30 jaroj, en izola centro en arbaro dum regado de rusoj. Paro klopodas por liberigi maljunulon, sed ili estas tiukadre mortigitaj. La virino, mortanta en putofundo, rigardas medalionon kie li malkovras ke ŝi kaj ŝia partnero estas gepatroj de bebo.

Orienta Siberio, 30 jarojn pose. Laura Siprien, juna francino, venas al adoptejo por ricevi sian estontan adoptitan filon, Liu-San, mongoldevena, tiam du-jaraĝa.

Parizo, kelkaj jarojn poste. Liu-San estas junulo preskaŭ sep-jaraĝa. Post iom, Laura kaj ŝia filo suferas komunajn koŝmarojn. Stranga marko aperas sur la torso de la junulo. Kelkajn tagojn antaŭ sia datreveno, la filo estas forkaptita. Laura Siprien forveturas serĉante la originojn de sia filo, nome al Mongolio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]