Jelena Lebedeva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lena Lebedeva)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Jelena Lebedeva
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1964 (1964-11-30)
Morto 26-an de februaro 1997 (1997-02-26) (32-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rusio
Familio
Edz(in)o Andrej Grigorjevskij
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Lena Lebedeva dum ekskurso al kaverno kadre de la IJK 1993 en Vraca

Jelena Lebedeva (naskiĝis en 1965 en Ivanovo, mortis la 26-an de februaro 1997 en Moskvo), konata kiel Lena, estis rusia esperantistino.

Ŝi ekestis esperantisto ekde 1981 en Ivanovo.. Ŝi agadis en tiama tutlanda organizo SEJM kiel komitatano (1988-1992), kaj internacie en TEJO kiel estrarano pri kongresoj kaj komitatano (1993-1995). Ŝi kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, inter aliaj la Rusian Esperantistan Kongreson en Kolomna (1991) kaj la Internacian Junularan Kongreson en Sankt-Peterburgo (1995).

De 1994 ĝis sia morto, ŝi estis edzino de esperantisto Andrej Grigorjevskij. Ŝi mortis post malsano en Moskvo.

Studinte historion, Lena en 1996 fariĝis UEA-delegito pri eldonado kaj historio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]