Lena Meyer-Landrut
Lena Meyer-Landrut | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Alie nomata | Lena |
Naskiĝo | 23-an de majo 1991 (33-jaraĝa) en Hanovro, Malsupra Saksio, Germanio |
Deveno | Germanio |
Ĝenroj | Pop-muziko |
Aktivaj jaroj | Ekde 2010 |
Retejo | www.lena-meyer-landrut.de |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Lena |
Lingvoj | germana • angla |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | IGS Roderbruch (en) Universitato de Kolonjo |
Familio | |
Amkunulo | Mark Forster (en) (2019–) |
Parencoj | Andreas Meyer-Landrut (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | voĉaktoro modelo televida aktoro muzikisto pianisto komponisto aktoro kantisto diskografa artisto |
Verkoj | Satellite My Cassette Player |
TTT | |
Retejo | https://www.lena-meyer-landrut.de/ |
Lena Meyer-Landrut estas germana kantistino naskiĝinta la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Ŝi uzas sian antaŭnomon Lena kiel pseŭdonimon.
Ŝi gajnis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”), kaj tial ŝi reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010, kiun ŝi gajnis per sia anglalingva kanto Satellite, kiu ricevis 246 poentojn.
Lena Meyer-Landrut denove reprezentis Germanion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2011 en Duseldorfo (Germanio). Ŝi kantis tie la kanton Taken by a Stranger.
Kvankam ŝi estas juna germana kantistino Lena ĝis nun nur kantas angle. La mentoro kaj malkovrinto de Lena Meyer-Landrut estas la televida moderigisto kaj amuzisto Stefan Raab, kiu aranĝis la televidan elsendon Unser Star für Oslo (“Nia stelulo por Oslo”).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lena Meyer-Landrut naskiĝis la 23-an de majo 1991 en Hanovro. Kiam ŝi estis en la aĝo de du jaroj ŝia patro forlasis la familion. Kiel knabino Lena Meyer-Landrut eklernis baleton kaj ĵazdancon.
En la jaro 2009 Lena Meyer-Landrut aktoris en germanaj televidaj serioj malgrandajn epizodajn rolojn. En la jaro 2010 Lena Meyer-Landrut finis la lernejon en Hanovro kiel abituriento.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- My Cassette Player (Mia kasetomagnefono) (2010)
- Good News (Bonaj novaĵoj) (2011)
Unuopaj diskoj
[redakti | redakti fonton]- Satellite (Satelito) (2010)
- New Day (Nova Tago) (2010)
- Taken by a Stranger (Prenita per fremdulo) (2011)