Leonardo Maria Lonfernini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonardo Maria Lonfernini
Soldata kariero
Rango: Supera komandanto de la milico (OF-8)
Tempo de deĵoro: 2014-2022
vdr

Leonardo Maria LONFERNINI (IFA: /leo'nardo ma'ria loɱfer'ni:ni/) estas eksa militisto de la respubliko San-Marino, ĉefkomandanto de la San-Marina armeo ekde la 13-a de marto 2014[1] ĝis la 5-a de septembro 2022.[2][3][4]

Militista kariero[redakti | redakti fonton]

La armea kariero de Lonfernini ekis en 1970, kiam li aniĝis al la plej maljuna korpo en San-Marino, la uniformita kumpanio (itale Compagnia uniformata), de kiu post jaroj li iĝis oficiro kaj poste komandanto.

Li aniĝis al la armea kongreso, plenumante ĉiujn internajn funkciojn de la korpo: li estis fakte inspektisto de la milico ĝis vicĉefo de la stabo kaj poste ĝenerala inspektoro de la milico, kaj ankaŭ la vickomandanto de la San-Marina milico. Post la eksiĝo de generalo Rosolino Martelli, li estis nomumita supera komandanto de la milico, ankaŭ laŭ propono de la Granda kaj Ĝenerala Konsilio.

Li aranĝis serion de reformoj ene de la armea kongreso, en kiu kolonelo Corrado Carattoni ricevis la rangon de generala inspektoro de la milico, efike iĝante la vic-komandanto de Lonfernini.

La 5-an de septembro 2022, li eksiĝis kiel komandanto kiam li atingis la maksimuman aĝon.[4]

La eksiĝon akceptis la Granda kaj Ĝenerala Konsilio la 8an de septembro 2022. Corrado Carattoni transprenis sian postenon.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Ora medalo de la 1-a klaso por milita maljuneco - rubando por ordinara uniformo
Ora medalo de la 1-a klaso por milita maljuneco
— 27-a de oktobro 2022[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "San Marino. Leonardo Maria Lonfernini nominato Generale Superiore delle Milizie", Libertas, 2014-03-14. (itale)
  2. San Marino: avvicendamento al comando superiore delle Milizie (itale) (2022-10-26). Alirita 2023-07-08.
  3. 3,0 3,1 Milizie, Carattoni nuovo comandante (itale). Il Resto del Carlino (27-a de oktobro 2022). Alirita 8-a de julio 2023.
  4. 4,0 4,1 "Designazione del nuovo Comandante Superiore delle Milizie", 2022-10-19. Kontrolita 2023-07-08. (itale)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]