Leonid Kuprijanoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leonid Kuprijanoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1929 (1929-07-14)
en Moskvo
Morto 30-an de novembro 1993 (1993-11-30) (64-jaraĝa)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto
vdr

Leonid Kuprijanovich (ruse Леонид Иванович Куприянович; naskigis la 14-an de julio 1929 en Moskvo, RSFSR, Sovetunio[1] — mortis la 1-an de januaro 1996) estis sovetia radioinĝeniero[2] kaj populariganto de la altfrekvenctekniko (HF). Li evoluigis sendratan telefonsistemon en la malfruaj 1950-aj jaroj kiu estis efektivigita en Sovetunio kaj aliaj landoj. Jam en 1957, li faris porteblan radion en grandeco de alumetujo, pezanta nur 50 gramojn. La radio povis funkcii sen ŝanĝi la potencon dum 50 horoj kaj disponigis komunikadon dum 2 km. La fama usona "walkie talkie" aperis poste, estis pli granda kaj "superontis" 100-400 metrojn[3].

En 1957 li prezentis la unuan modelon de la portebla radiotelefono en la mondo, la aparaton LK-1, kiu skizis la fundamentajn principojn de poŝtelefono[4]. Tial li estas konsiderata kiel la inventinto de la portebla telefono, poste pluevoluiginta al poŝtelefono kaj saĝtelefono[5].

Kupriyanovich kreis plibonigitajn modelojn de la aparato, Antaŭ 1963 li rafinis sian inventon kaj komencis vendi la sistemon "Altai", mangrandan poŝtelefonon kiu funkciis en 114 urboj de Sovetunio kaj antaŭiris de 10 jaroj la poŝtelefono de Motorola[6].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Freebase Arkivigite je 2016-05-01 per la retarkivo Wayback Machine. Arkivita de la originalo per Wayback Maŝino, la 1-an de majo 2016.
  2. (es) El teléfono móvil, más comunista de lo que usted imagina, blogo
  3. (ru) СОВЕТСКИЙ МОБИЛЬНИК КУПРИЯНОВИЧА
  4. (ru) Aparatoj por voki kaj ŝanĝi kanalojn de radiotelefona komunikado. Alirite la 10-an de April, 2016. Arkivita el la originalo la 20-an de aprilo 2016.
  5. (en) How the Cell Phone Became Smart . Alirite la 3-an de aprilo 2023.
  6. (en) 10 Greastest Inventions Made By The Soviet Union.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]