Leopoldo la 3-a (Aŭstrio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leopoldo la 3-a Sankta

Leopoldo la 3-a Sankta (naskiĝinta en 1073 en Gars, mortinta la 15-an de novembro 1136 en Vieno) el la dinastio de Babenbergoj estis de 1095 ĝis 1136 margrafo de la Orienta Markio (la posta Aŭstrio).

Leopoldo estis filo de aŭstra margrafo Leopoldo la 2-a kaj lia edzino Ida von Formbach-Ratelnberg. En 1095 li ekestis margrafo de Aŭstrio. En la jaro 1106 li edziĝis al Agnes von Waiblingen, filino de imperiestro Henriko la 4-a.

Laŭ legendo, vento forportis la vualon de margrafino Agnes dum ĉasado kaj Leopoldo la 3-a interligis la retrovon de la vualo kun fondo de preĝejo. Tiu ĉi loko estis en Klostronovburgo (germane Klosterneuburg) kaj li fondis tie abatejan preĝejon, nun konata kiel Monaĥejo de Klosterneuburg, kiu estis konsekrata dum 1136.

En la jaro 1385 oni komencis strebi pri lia kanonizo. Li estis kanonizita nur en 1485 de papo Inocento la 8-a. En 1663 Leopoldo la 1-a starigis sian samnomulon kiel protekta patrono de Aŭstrio. La 15-an de novembro, la nom- kaj morttago de Sankta Leopoldo la 3-a, venas al la abatejo ne nur la loĝantoj de Klostronovburgo, sed ankaŭ multaj gastoj el la federaciaj landoj Malsupra Aŭstrio kaj Vieno – kies landa patrono estas la sankta markizo (margrafo) – kaj multaj turistoj, por rigardi la tombolokon Verduna Altaro. Dum la Leopoldo-Festo estas ankaŭ ekpoziciata la kranirelikvo de Sankta Leopoldo. En la Abateja Bindejo troviĝas la fama "Milsitela Barelo" super kiu ĉiujare, tradicie, glitas multaj vizitantoj. La tradicio estas konata sub la nomo "Barelglitado" (germane Fasslrutschen).