Lernejo
Lernejo estas loko por lernado. Oni distingas laŭ aĝo de la lernantoj, la lerna celo diversajn lernejajn tipojn. Oni povas grupigi la diversajn tipojn al tri ĉefaj grupoj:
- bazlernejo (elementa lernejo)
- mezlernejo (mezgrada lernejo) aŭ duagrada lernejo: baza mezlernejo kaj metilernejo, teknikumo, gimnazio respektive kompleta mezlernejo
- altlernejo (supera lernejo, studejo): universitato, altlernejo, politekniko, faka altlernejo
Oni povas viziti ankaŭ teĥnikan, komercan, politeĥnikan kursojn en mez- aŭ altlernejoj. Oni povas studi en dumtaga, vespera, aŭ perkoresponda kurso.
Specialaj lernejoj estas la religiaj lernejoj, kie oni instruas ankaŭ la sanktajn tekstojn, religiajn morojn, instruojn (vidu koranlernejo). Laŭ moderna kompreno la ŝtataj lernejoj estu religie kaj politike neŭtralaj.
Iuj lernejoj baziĝas je specialaj pedagogiaj principoj kaj lernometodoj. Aparte konataj inter tiuj estas la lernejoj laŭ Valdorfa pedagogio.
Personon, kiu lernas sen lernejo kaj instruisto, oni nomas aŭtodidakto.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
greke http://www.kindersite.org greke http://www.eurydice.org greke http://www.schoolnavi-jp.com