Les Deux Consolés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Les Deux Consolés (La du konsolitaj [1]) estas filozofia fabelo de Voltaire aperinta en 1756, ĉe la volumo IV de la kompleta verkaro Collection complète des œuvres de M. Voltaire publikigita de la fratoj Cramer.

Tiu rakonto, tre mallonga, rakontas kiel la du ĉefroluloj, nome la filozofo Citamulo kaj la trista virino konsoliĝas reciproke. La filozofo Citamulo klopodas sensukcese konsoli la virinon rakontante pri grandaj damoj kiuj estis tiom malfeliĉaj ke la sorto de la virino aspektu malpli malbona. La celo de tiu rakonto estas ke ŝi ne pensu plu pri sia propra sorto.

La tagon sekvantan, la filozofo perdis sian solan filon. La sinjorino skribigis la nomaron de ĉiuj reĝoj kiuj perdis siajn idojn, sed la filozofo, kvankam vidis ĉion tre ĝusta, ne ĉesis plori.

Tri monatojn poste, ili renkontiĝis kaj, vidante ke ili ambaŭ estas tre kontentaj, decidis starigi statuon kun la jena skribaĵo: Al tiu kiu konsolas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]