Leslie Nielsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leslie Nielsen
Persona informo
Leslie Nielsen
Naskonomo Leslie William Nielsen
Naskiĝo 11-an de februaro 1926 (1926-02-11)
en Reĝino
Morto 28-an de novembro 2010 (2010-11-28) (84-jaraĝa)
en Fort Lauderdale
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco KanadoUsono vd
Alma mater Neighborhood Playhouse School of the Theatre • Victoria School of Performing and Visual Arts vd
Subskribo Leslie Nielsen
Familio
Gefratoj Erik Nielsen vd
Edz(in)o Monica Boyar vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro • komikistofilmproduktoro • voĉaktoro vd
Aktiva dum 1949–2010 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leslie William NIELSEN [lesli nilsen] (11-an de februaro 1926 en Regina, Saskatchewan, Kanado - 28-an de novembro 2010 en Fort Lauderdale, Florido, Usono), estis kanada aktoro, plej konata pro sia rolo kiel Frank Drebin en la komedia serio La nuda pafilo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nielsen plenkreskis en Tulita (pli frue Fort Norman) en la Nordokcidentaj Teritorioj. Lia patro devenis en Danio, la patrino el Kimrio. Leslie Nielsen studis en la Academy of Radio Arts en Toronto, antaŭ ol ŝanĝi je Neighborhood Playhouse de Novjorko.

Lia filma debuto okazis en 1956 en filmo Reĝo de la vagistoj de Michael Curtiz. Pos tio, li ricevis pli gravan filmon en la sukcesa sciencfikcia filmo Forbidden Planet, kiu alportis por Nielsen longtempan kontrakton kun filma studio Metro-Goldwyn-Mayer.

La trarompon alportis por li la komedia filmo Airplane! en 1980. Kvankam li havis nur flankrolon, sed lia kapablo, ludo de homo, kiu en absurdaj, komikaj situoj restas serioza, netuŝita, iĝis lia ludmarko. En 1982, li transprenis la ĉefrolon de usona televida serio Police Squad!, kiu havis nur ses sekvojn kaj nun havas kultajn statojn (kulta filmo).

Sur la serio baziĝis la kineja filmo The Naked Gun (1988), kiu iĝis dismonde sukcesego. Tiu filmo havis du sekvojn, la La nuda pafilo 2½ (1991) kaj la Nuda pafilo 33⅓ (1994). Tion sekvis diversaj ludoj en similkarakteraj roloj, en similaj filmoj.

Familio[redakti | redakti fonton]

Nielsen kvarfoje geedziĝis, el la dua geedziĝo havis du filinojn. Erik Nielsen, frato de li, estis inter 1984 kaj 1986 vic-ĉefministro kaj defenda ministro de Kanado. Lia onklo estis Jean Hersholt, kies nomon portas la Jean Hersholt Humanitarian Award.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]