Letargio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Torporo .
Letargio
sindromo • simptomo aŭ signo
KIM-10 R53
vdr

En medicino, letargio[1] (latine lēthargia) estas stato de laceco kaj senenergieco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Letargio estas la simptomo de daŭra stato de laceco kaj manko de energio. Ĝi ofte okazas kune kun deprimo, malpliiĝo de motivado, aŭ apatio.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

Letargio povas esti normala aŭ patologia.

Normale, letargio estas la normala respondo al manko de dormo, trolaborado, fizika aŭ mensa trostreĉo, aŭ netaŭga nutro. Tia normala letargio ofte simple dissolviĝas post ripozo, dormo, aŭ taŭga nutro.

Kelkaj drogoj, aŭ kombinaĵoj de medikamentoj, drogoj, kaj alkoholo, povas kaŭzi letargion.

Patologie, letargio povas esti simptomo de diversaj malsanoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La termino letargio devenas de la helena vorto ληθᾰργῐ́ᾱ lēthargíā “dormemo”.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]