Saltu al enhavo

Lexicón Sopena Esperanto-Español y Español-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
diccionario de bolsillo
Esperanto-Español
Español-Esperanto
diccionario de bolsillo Esperanto-Español Español-Esperanto
diccionario de bolsillo
Esperanto-Español
Español-Esperanto
Aŭtoro Jesús Paluzie i Borrell
Eldonjaro 1967
Urbo Barcelono
Eldoninto Editorial Ramón Sopena
Paĝoj 383
vdr

La diccionario de bolsillo Esperanto-Español y Español-Esperanto, konata sub la nomo de la kolekto Lexicón Sopena, estas dudirekta poŝvortaro verkita de J. Paluzie Borrell kaj eldonita en 1967 de Editorial Ramón Sopena en Barcelono. Ĝi estis tre uzata vortaro en la lastaj jardekoj de la 20a jarcento fare de hispanlingvanoj por praktiki Esperanton kaj eĉ de esperantistoj kiuj ekparolis la hispanan, danke al ties ampleksa distribuado fare de komerca eldonejo, neesperantista. Unu el ĉefaj valoroj estas granda kvanto de nomoj de bestoj kaj plantoj en tiom malgranda poŝlibreto. La vortareto jam ne plu estas en merkato kaj la eldonejo fermis negocon en 2004. Tamen kelkaj malmultaj distribuejoj ankoraŭ proponas ĝin per la reto.[1]

  • 1-a eldono: 1967 Paluzie-Borrell, J. Lexicón Sopena diccionario de bolsillo Esperanto-Español y Español-Esperanto. Barcelona: Editorial Ramón Sopena, 1967. 383 p. — 14x8 cm. ISBN 8430301488. La dudirekta Sopena-poŝvortaro, multfoje represita kun ŝanĝiĝita eksteraĵo, sed enhave ĝis 1980 neŝanĝita, vaste uzata de hispan-lingvaj lernantoj. ĉ. 25.000 kapvortoj, 45.000 signifoj.
  • 2-a eldono: 2a rev. eld. Barcelona: 1968.
  • 3-a eldono: 3a rev. eld. Barcelona: 1980. 383 p. — 14x8 cm. eld. 1988. Rev. eld. Barcelona: Ramón Sopena, 1997. 383 p. — 14x8 cm.
  • 4-a eldono: 4a rev. eld. Barcelona: Ramón Sopena, 1999. 383 p. — 14x8 cm. Inkl. de gramatiko.

1967: Gumà, Salvador. En: Boletin 1967/28, p. 17-18. — 1967: Lingua, H.A. En: Esperanto (UEA) 1967:11, p. 162.— 1968: Diaz, A. En: Brita Esperantisto 742, p. 296 (1968).

Citaĵo
 Unuafoje en la historio de Esperanto en Hispanujo ni havas vere praktikan, poŝporteblan vortaron, malgrandan laŭ formato, grandan laŭ enhavo, tra kiu sentiĝas la kompetenteco de lerta mano, kiu videble preferas ne apartiĝi de la fundamentaj vortoj.

La libro prezentas unue detalan Esperantan Gramatikon. Laŭdinda estas la maniero, kiel la aŭtoro eksplikas la litersonojn, evitante la «proksimumajn», kiuj plej ofte nur erarigas. Pri landnomoj li strikte skribas: Hispano, Hispanujo aŭ Hispanlando, kaj inverse: Peruo, Peruano, eĉ ne menciante la neoficialan io-formon, kiu malgraŭ ies ŝato, nenion solvas, nenion pliklarigas kaj fine rezultas peza pro sia ofteco. Sub litero A mi trovis 120 vortojn finiĝantajn per io! Tamen ne ĉio estas perfekta. Mi citas nur por korekto preserarojn, kiuj povas dubigi la studanton: «Donu po tri pomojn (pomoj) al ĉiu.» p. 12. «De kiam li ne laboras?» «Desde cuándo no trabajas (trabaja)»? p. 13. «Li ne ŝajnis la sama», No parece (parecía) el mismo, p. 16. «Le (la) mortinto» p. 20. «La kato ne (manĝas) —o nek — trinkas». «El gato no come ni bebe» p. 20. «a) de o por indicado (indicando) el agente» p. 24. «(de ese, (de) aquel» p. 30. «Kial vi (ne) venis», ¿Por qué no viniste? p. 34. Ankaŭ pluraj gramatikaĵoj bezonas pritrakton: 1. «En la monato de majo» p. 24. La apozicio en Esperanto estas senpera, senprepozicia eĉ se la substantivoj estas monatoj, urboj aŭ jaroj: La monato majo, la urbo Romo, la jaro 1967a. 2. Pri la konjunkcioj ĉu... ĉu, jen...jen estas avertinde, ke ili ne estas egalaj. La unuaj esprimas dubon, necertecon, kaj la duaj signifas iufoje, alifoje : Ĉu pro timo, ĉu pro fiereco li nenion respondis ( ya... ya). Jen marŝante, jen kurante li venis al la domo ( ora... ora). 3. «Donu al ĉiu la sian» estas tradukita «A cada uno dale lo suyo», sed pli facile oni tradukus «A cada uno dale el suyo» laŭ la bona ekzemplo de p. 15: «jen mia mono; nun pagu la vian» : Ahora paga el tuyo. Bedaŭrinde same kiel Duyos kaj Inglada, en Curso Práctico, ankaŭ Paluzie preterlasis la hisp. artikolon LO, kies traduko ne montriĝas simpla. Ĉar en la praktiko oni konsideras viraj la iu-vortojn, ni devus traduki «Donu al ĉiu la lian» ( el suyo) kaj «Donu al ĉiu tion lian» : «Donu al ĉiu lian apartenaĵon» : ties apartenaĵon ( lo suyo). Pri tiu sia ni devas aldiri, ke se iu (tria persono) donis al vi propran libron, ni povas rakonti ke tiu donis al vi Sian libron; sed se ni poste ordonas la redonon al tiu, ni ne povas diri Redonu al tiu Sian libron, sed Ties libron ĉar strikte TIU estas neŭtra kaj tial ne taŭgas LIA nek ŜIA. Efektive, TIES : de tiu(j). 4. Bonan regulon ni trovas sur p. 32, sed misaplikon sur p. 28: «Oni punas, KIUN protestas». 5. Malklara ekzemplo, tiu de p. 34 pri la nun laŭmoda TIES: «La maristoj vidis siajn fianĉinojn sidantajn kun iliaj gepatroj kaj ties amikoj» : Los marineros vieron a sus novias sentadas con sus padres y sus amigos». En dekdu vortoj, kvar persongrupoj! Kies gepatroj ili estas? La aŭtoro diras: de la fianĉinoj. Mi dirus, de la maristoj. Vidu: Fianĉino kiu sidas kun sia patro, estas fianĉino sidanta kun sia patro; tial vidante ŝin ni diras: Ni vidas fianĉinon sidantan kun sia patro. 6. Ni ne konsentas pri la difino de verbotempoj, p. 18. Certe, «El Presente indica que la acción ocurre en el momento de hablar»; tial, ago prezenca estas tiu okazanta, ne atinginta sian tutan plenumiĝon, laŭ la ekzemplo de p. 19: «Ŝi estis frizata kiam ŝi svenis» (komencita, kaj ne finita); sed kio okazas se la ago atingas sian finon, sian rezulton, tutan plenumiĝon? La ago ne estas prezenca eĉ malgraŭ la momento pri kiu oni parolas! La frazo «Mi pagis mian ŝuldon hieraŭ», pasive estas «Mia ŝuldo estis pagita hieraŭ». Ni ne povas diri pagata ĉar ago prezenca estas tia nur se ĝi ne atingas sian finon, t. e. hispane (laŭ formulo nun en modo) «Estaba siendo pagada», kio neniel signifas, ke mia ŝuldo rezultis pagita ĉar eble, en la banko, apudgiĉeta staranto svingis la manon, prenis la monon kaj forpafis sin. Tiuj sufiksoj nomataj participoj esprimas do ne la tempojn sed la plenumofazojn de la agoj, kun la natura sekvo ke tempo kaj plenumofazoj plej ofte koincidas; la vortoj estis, estas, estos, diras al ni en kiu tempo, kaj troviĝas absolute nenio en la frazo «La ŝuldo estis pagita hieraŭ», kio komprenigas ke oni pagis pli frue ol hieraŭ. Ĝi konsistas el kvin vortoj, sendependaj, kaj la apudmeto de du el ili, nome estis pagita ne rezultigas signifon de antaŭeco, kiun oni esprimas per konvena tempadjekto: jam, antaŭe, pli frue... La Esperanta-Hispana vortaro estas tre vasta. La fundamentaj kaj oficialaj vortoj estas signitaj. La aŭtoro kompilis tre nombrajn fakvortojn pri Botaniko, Zoologio, k.a. Ankaŭ la tiel nomataj neologismoj estas abundaj, kio helpas la leganton kiu puŝiĝas kontraŭ ili dum legado. La Hispana-Esperanta estas pli konservativa, pli fundamentema, ekz. en la unua oni trovas AMARA, HASTI, MISKOMPRENO, dum en la dua la traduko estas MALDOLĈA. RAPIDI, FUŜKOMPRENOS. Pli bone estus Malŝarĝi, Malŝarĝi, Malfaldi, Malvolvi, Blindumi, ŝtonplato, ol Deŝarĝi, Deŝarĝi, Disfaldi, Disvolvi, Ekblindigi, Platŝtono (Losa). Laŭ PIV Ladtondilo estas fortika tondilo por tranĉi ladon, kaj ne «Un abrelatas», kiu povus esti KLUPO (Registrita de Tudela). Apud la Hisp. Abalorio devus esti ne nur Bido sed ankaŭ Bidaro. En PIV Savia estas Limfo, ne Suko, kaj Terraja estas Ŝraŭbigilo, ne Ŝraŭbtornilo. Nek Elveturigi taŭgas por Salir, Apearse. Pértiga estas Longa Stango, jes, sed ne Longvergo. Tardar estas Malfrui, sed mankas la aliaj sencoj. A medida que povas esti Laŭmezure kiel, kaj ankaŭ Laŭgrade kiel. La vorto Formalpaŝigi ne spegulas la malfacilan Tramitar. Ĉu Lanĉi ŝipon > Trempi? Esparto o Atocha devus esti Sparto laŭ la latina Spartajn, kaj ne Esparto. Tamen, ALFO, estas tradukita Sparto, ŝajnas do ke Alfo estas komuna nomo de gramenacoj, kies fibrojn uzas industrio, kaj inkluzivas ankaŭ SpartonStipon (PIV) (el la scienca nomo Stipa Tenacissima). Aulaga o Aliaga, latine Ulex, en PIV. ULEKSO, estas tradukita Genisto laŭ la scienca nomo (Genista Scorpius) inkluzivanta plurajn el la sama familio. (Retama de tintoreros : Genista tinctoria). Fine ni scias, ke Retama de Olor o Gayomba (fr. génét, kat. ginesta) estas SPARTIO (science: Spartium Junceum) kaj ne enista. Mankas interjekcioj kiel HO kaj Hopi. Vane mi serĉis la tradukon de la hispanaj (pieza de trapo con ingrediente), Dispositivo (un), Liberada (una acción), Fotogénico, Despachar (asuntos), Chulo (un), Clausura (monja de). Inter ambaŭ vortaroj troviĝas ses tre interesaj paĝoj da nomoj bibliaj, mitologiaj, historiaj, geografiaj, kiujn ni ŝatus multe pli nombraj.

Resume, miaj atentigoj absolute ne senmeritigas la verkon, kies novan eldonon mi volus baldaŭ korektitan kaj kompletigitan. 
— SALVADOR GUMA. Boletín n164 (nov 1967)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. [1][rompita ligilo] kaj [2] Prezo: 4.21€ (4.05€ sen IVA) Alirita en 27a de januaro 2020.