Jesús Paluzie i Borrell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jesús Paluzie i Borrell
Persona informo
Naskiĝo 1903
en Barcelono
Morto 19-an de majo 1983 (1983-05-19)
Lingvoj Esperantohispanakataluna
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Josep Paluzie i Lucena
Frat(in)o Antoni Paluzie i Borrell
Okupo
Okupo apotekistotradukistoesperantisto
vdr

Jesús Paluzie i Borrell (naskiĝis en 1903 en Barcelono, mortis la 19-an de majo 1983) estis kataluna apotekisto, ĥemiisto kaj tradukisto. Li estas ankaŭ konata kiel la iniciatinto de georgismo kaj esperanto en Barcelono.[1]

Li estis frato de la astronomo Antoni Paluzie i Borrell (Barcelono, 1899-1984) kaj de la pentristino kaj verkistino de libroj por infanoj Mercedes Paluzie i Borrell (sub la pseŭdonomo Florencia de Arquer).[2] Li ankaŭ estis la pra-nepo de la paleografo, pedagogo kaj antikvaĵisto Esteve Paluzie i Cantalozella, nepo de la eldonisto de edukaj kaj porinfanaj libroj Faustino Paluzie (1833-1901) kaj filo de la inĝeniero, esperantisto, verkisto kaj ŝakisto Josep Paluzie i Lucena (1860-1938).

Georgismo estas tipo de ekonomio, kiu asertas ke ni rajtas la frukton de nia laboro, sed ke ni ne devas profiti el tio, kion ni ne kreis; alivorte, dum la produktoj kreitaj de homoj estas ilia propraĵo, tio, kion kreis naturo, apartenas al ĉiuj.[3] Ĝia iniciatinto estis la usonano Henry George (1839-1897) kaj interalie ĝi estas asociita al la ideo de unuopa imposto bazita sur la valoro de tero. Inter la sekvantoj de georgismo elstaras Lizzie Magie, kiu inventis la ludon Monopoly en la jaro 1903 por pruvi, ke monopoloj - precipe tiu de la tero - estis malutilaj al la socio kaj ankaŭ por repacigi la liberalajn teoriojn kun utopia socialismo. Jesús Paluzie tradukis parton de la verko de Henry George, inkluzive de Progress and Poverty.

Rilate al Esperanto, Jesus Paluzie estas la aŭtoro de influa vortaro, eldonita en 1968. Li verkis ankaŭ traktatojn pri filozofio, dietetiko, muzika teorio kaj aliaj temoj, kaj ankaŭ tradukojn de sciencaj kaj literaturaj verkoj, precipe el la angla kaj la germana.

Aliaj katalunaj esperantistoj kaj georgistoj estas Pere Nuez Pérez kaj Joan Manuel Alarcón.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Los factores de la salud. Higiene de la nutrición. Pròleg de A. Salvat Navarro. Ed. B. Bauza, Barcelona, 1933.
  • Les modernes investigacions americanes. Descobriment d'un nou isótop. Clarisme 22, 1934
  • What is Social Science? Paper presented at the Ninth International Conference on Land Value Taxation and Free Trade, St. Andrews, 13-20 August, 1955.
  • Diccionario esperanto-español y español-esperanto: selección de 25.000 voces con los términos usuales y científicos, reglas de pronunciación y gramática del esperanto. Ed. Ramón Sopena, Barcelona, 1967.
Tradukoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (20 de majo de 1983) “Necrológica de Jesús Paluzie i Borrell”, La Vanguardia.  (konsultita la 9-an de oktobro 2014)
  2. Inventari de documentació de la família Paluzíe Biblioteca de Catalunya [konsultita la 9-an de oktobro 2014]
  3. Heavey, Jerome F. (07 2003). “Comments on Warren Samuels' "Why the Georgist movement has not succeeded"”, American Journal of Economics and Sociology 62 (3), p. 593–599. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jesús Paluzie i Borrell en la kataluna Vikipedio.