Pere Nuez Pérez
| Pere Nuez Pérez | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 30-an de novembro 1926 |
| Morto | 30-an de novembro 1983 (57-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto • hispana • kataluna |
| Ŝtataneco | Hispanio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Maria Garcés i Coll (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto |
Pere Nuez Pérez, ankaŭ nomata Pedro Nuez y Pérez[1] (1927-1984) estis librotenisto kaj kataluna esperantisto. Esperantistiĝis en 1956 kaj vigle aktivis en la movado, precipe kiel lingvo-instruanto. Lia Elementa kurso atingis la dekan eldonon en 1984. Li reviziis ankaŭ la faman poŝvortaron Lexicón Sopena Esperanto-Español y Español-Esperanto. Respondeculo de la Kunordiga Servo de Hispana Esperanto-Federacio en Katalunio kaj ĉefa organizinto de pluraj Barcelon-Provincaj Esperantistaj Renkontiĝoj, li fariĝis en 1980 kunfondinto de Kataluna Esperanto-Asocio. Li estis dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio, Hispana Esperanto-Federacio kaj Kataluna Esperanto-Asocio.
Krome, Pere Nuez estis ĝorĝisto (Henry George, ekonomisto 1839-1897, teoriisto de unika terimposto) kaj eĉ prelegis pri Ĝorĝismo ĉe Amikoj de Unesko en Barcelono en 10-05-1980. La titolo de la prelego estis: "Una realitat económica. [Quatre anys de georgisme a Dinamarca"(Ekonomia realo. [Kvar jaroj de ĝorĝismo en Danlando]).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Antonio Marco Botella. Esperanto en Katalunio (1887-1987). Barcelona Esperanto-Centro, Barcelono, 2005.

