Leĝoj de Arkimedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stato de ekvilibro inter du fortoj, de flosemo kaj gravito

En fiziko, suprenfortoflosemo(?) estas supreniga forto sur objekto pro fluaĵo (t.e., likvaĵogaso) kiu parte aŭ entute ĉirkaŭas ĝin, pro malsama premo sur supero kaj subo de la objekto. La suprenforto egalas al la pezo (en neŭtonoj) de la fluaĵo elpuŝita de la korpo. Tiu ĉi forto ebligas ke objektoj flosas aŭ pezas malplie ol en vakuo. Flosemo gravas por multaj veturiloj, kiel boato, ŝipo, balono, kaj aerŝipo.

Flosemo agas kontraŭ la forto de gravito kaj tiel malpezigas objektojn. La maso de la objekto tamen ne ŝanĝiĝas. Oni distingu inter flosa pezo kaj maso.

Arkimedo-Principo[redakti | redakti fonton]

Principo de Arkimedo, aŭ la leĝo de suprenforto,

"Arkimedo-Principo diras, ke ajna korpo parte aŭ tute mergita en fluido ŝajne perdos pezon egalan al la fluidpezo delokita."

Historieto[redakti | redakti fonton]

Ĝi portas la nomon de Arĥimedo el Sirakuzo. Vitruvio rakontas la faman historion, ke Arĥimedo malkovris tiun ĉi leĝon dum banado kaj poste kuris senveste tra la urbo, sed vera informo pri la malkovro troviĝas en lia duvoluma verko Pri Flosantaj Korpoj. Ankaŭ la antikva ĉina infangenio Cao Ĉong ĝuste aplikis la principon de flosemo por fidinde mezuri la pezon de elefanto, kiel priskribite en Sanguo Zhi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]