Liège-Guillemins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liège Guillemins)
2013

La ĉefstacidomo en Lieĝo, Belgio, Liège-Guillemins estas grava haltejo por la grandrapida trajno Thalys inter Parizo kaj Kolonjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 20-a jarcento evidentis ke necesas specifa infrastukturo por tiaj trajnoj. En la malnova stacidomo, la kajoj estis mallarĝaj kaj kurbaj, la stacidomo apenaŭ povis digesti la pasaĝerfluon kaj mankis komfortaĵoj. Tial oni konkludis ke nova stacidomo necesas.

Post konkurso, oni atribuis la taskon al hispana renoma kaj sperta arkitekto Santiago Calatrava. Oni ekkonstruis en 1998 je 200 metroj de la malnova stacidomo, tiel ke tiu ĉi povis daŭre funkcii dum la laboroj. La nova konstruaĵo finiĝis je la 18a de septembro en 2009. La realigaĵo el aluminio, vitro kaj blanka betono estas imponega. Super la reloj troviĝas kupolo kun libera spano 190 metrojn longa kaj 35 metrojn alta. Sed ĝi etendiĝas plie super kaj preter la centra halo. La kupolo entute estas 410 metrojn longa kaj 160 metrojn larĝa. Eĉ la kajaj kaheloj estas vitraj, tiel ke la suba pasaĝerhalo ankaŭ ricevas taglumon de supre. Je unu flanko oni povas admiri la viglan placon antaŭ la ĉefenirejo kaj la komercan centron ĉirkaŭ ĝi kaj je la alia flanko oni vidas la monteton Cointe kun la baziliko de la Dipatrino. Malantaŭ la stacidomo, pere de nova aŭtoŝosea elirejo, oni povas atingi parkejon por 800 veturiloj.

Ĉar necesis ne nur konstrui tiun monumenton sed ankaŭ adapti la trakojn, la alveturejojn kaj eĉ parton de la urba aspekto antaŭ la stacidomo, la tuto de la kostoj por tiu projekto ege altas: 445 milionojn da eŭroj.

La nomo de la urbokvartalo Guillemins venas de la ordeno de la Vilhelmanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]