Vilhelmanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junulo preĝanta antaŭ sankta Vilhelmo, Hans Memling (1470)

La Vilhelmanoj (latine Ordo Fratrum Eremitarum Sancti Wilhelmi, germane Wilhelmiten), estis romkatolika ordeno kiu inter la 12-a kaj la 18-a jarcentoj oftis en la Sankta Romia Imperio kaj en Francujo. Oni ne konfuzu ilin kun alia movado, kelkfoje ankaŭ nomata "Vilhelmanoj", kiu estis reformmovado benediktana de abato Vilhelmo el Hirsau (ĉ. 1030–1091).[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ermitejo je Malavalle, lulilo de la Vilhelmanoj (ruino)
La Vilhelmanoj en Orlamünde, Turingio
Kleinburlo, seĝo de la priora moŝto

La ordeno estiĝis el ermitejo de sankta Vilhelmo (mortis 1157) en Malavalle ĉe Castiglione della Pescaia el kiu iĝis la unua monaĥejo. Papo Gregorio la 9-a donis al tiu ĉi juna komunumo eklezian aprobon sub la kondiĉo ke ili vivu laŭ la Benediktana regulo.[2] Poste la ordeno etentiĝis en Italujo, Francujo kaj norde de la Alpoj.

Meze de la 13-a jarcento estis fundamentaj ŝanĝoj. Pro la papa buleo Licet ecclesiae catholicae de papo Aleksandro la 4-a pluraj ermitaj ordenoj estis kunfanditaj kun la almozpetantaj de la aŭgustenanoj. La vilhelmana ordeno do ĉesis en 1256 kaj la eksaj monaĥoj iĝis aŭtomate ermitoj aŭgustenanaj. Post adaj intervenoj de kelkaj eksaj Vilhelmanoj, la papo reinstalis la klostran gruparon en 1266.[3]

En Francujo oni nomis la Vilhelmanojn pro iliaj frokoj ankaŭ "blankmanteluloj" (Blancs-Manteaux). Ili posedis priorejojn ĉe Louvergny apud Rethel (fondis en 1249 grafo Johano de Rethel) kaj Montrouge apud Parizo (la dua ilia priorejo en Francujo; fondiĝo en la dua duono de la 13-a jarcento). En 1297 estis klostro en Parizo kie ili anstaŭigis la aŭgustenanojn. La domo pariza troviĝis en la nuna 4-a arondismento de Parizo ĉe la norda flanko de rue des Blancs Manteaux, tie kie komenciĝas nun la strato rue des Guillemites. Ankaŭ en Lieĝo estas memoro pri ili ĉar tuta urbokvartalo nomiĝas por ili, Guillemins. Tien la Vilhelmanoj estis venintaj en 1287 kaj ĉirkaŭ ilia monaĥejo estiĝis setlejo.

Post la forigo de la monaĥejoj en Aŭstrio sub imperiestro Jozefo la 2-a, la Gräfinthal-monaĥejo en Mandelbachtal estis la lasta sur teritorio de la Sankta Romia Imperio. Per buleo ĝin estingis la 24-an de novembro 1785 lia papa moŝto Pio la 6-a post peto fare de la restintaj frokuloj.

Monaĥejoj[redakti | redakti fonton]

Germanujo[redakti | redakti fonton]

Badeno-Virtembergo[redakti | redakti fonton]

Bavario[redakti | redakti fonton]

Brandenburgio[redakti | redakti fonton]

Hesio[redakti | redakti fonton]

Nordrejn-Vestfalio[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo Paradies (Düren) 1252-1570
  • Monaĥejo Falkenhagen (Lügde) 1427-1432
  • Monaĥejo Grevenbroich (Grevenbroich), 1296-1628
  • Monaĥejo Kleinburlo (apud Borken) 1361-1448
  • Monaĥejo Mariengarden (Borken) 1245-1448

Rejnlando-Palatinato[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo Mainz (Mainz) 1364-mezo de la 15-a jc.
  • Monaĥejo che Marko-kirko (Speyer) 1317-1500
  • Monaĥejo Windsbach (Bacharach) 1288-antaŭ 1546
  • Monaĥejo Marienpfort (Waldböckelheim) 1252-1559
  • Monaĥejo Worms (Worms) 1299-1529

Saksio-Anhalto[redakti | redakti fonton]

Sarlando[redakti | redakti fonton]

Ŝlesvigo-Holstinio[redakti | redakti fonton]

Turingio[redakti | redakti fonton]

  • Gräfentonna (Tonna) 1396 ĝis Reformacio
  • Monaĥejo Weißenborn respektive Heiligenstein respektive Thal (Ruhla) 1253-1536
  • Monaĥejo Orlamünde (Orlamünde), 1331-1540
  • Monaĥejo Rosenthal respektive Sinnershausen (Hümpfershausen) 1292-1530
  • Monaĥejo Mülverstedt (Mülverstedt) antaŭ 1323-1540/5
  • Monaĥejo Wasungen (Wasungen) 1299-1525/1545

Belgujo[redakti | redakti fonton]

  • Alost
  • Bernarphay aŭ Bernardfagne
  • Beveren, Orienta Flandrio
  • Bienvliet, nun urbokvartalo de Bruĝo
  • Flobecq, 1283–?
  • Lieĝo
  • Nivelles, 1269–?
  • Noordpeene, 1261–?[4]

Francujo[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo Marienthal (Hagenau/Haguenau, 1250/1257–1520/1530, 1617–1765 jezuitoj)
  • Priorejo Saint-Guillaume je Louvergny (Champagne)
  • Monaĥejo je Montrouge (Île-de-France)
  • Abatejo Saint-Médard je Soucy (Aisne)
  • Monaĥejo Strasburgo, ĉ. 1298–1533, poste ĝi iĝis la protestantisma Vilhelmo-kirko

Italujo (elekto)[redakti | redakti fonton]

Polujo[redakti | redakti fonton]

  • Monaĥejo Lipiany, antaŭ 1256, poste ermitoj aŭgustenanaj; menciiĝo inter 1266 kaj 1290

Svisujo[redakti | redakti fonton]

Ĉeĥujo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kaspar Elm: Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens. Böhlau, Köln 1962. Itala traduko tie ĉi interrete
  • Jörg Sonntag (eld.): Die Statuten der Wilhelmiten (1251-1348). Zeugnisse der Verfassung eines europäischen Ordens. Edition und Übersetzung. Schnell & Steiner, Regensburg 2018, ISBN 978-3-7954-3421-2 (eltiraĵo).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Götzinger: Reallexicon der Deutschen Altertümer. Leipzig 1885, p. 1084 (tie ĉi interrete)
  2. Kaspar Elm: "Die Annahme der Benediktregel unter Gregor IX.", ĉe: Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens. p. 43 ss.
  3. "Die Union zwischen Wilhelmiten und Augustiner-Eremiten (1256-1266)". Ĉe: Beiträge zur Geschichte des Wilhelmitenordens, p. 108-119
  4. Baron de Reinsberg-Düringsfeld, Traditions et légendes de la Belgique. Tome I, 1870 PDF
  5. Anton Kottmann: Art. "Sion bei Klingnau AG, Wilhelmiten". Ĉe: Helvetia Sacra, III: Die Orden mit Benediktinerregel, volumo 3: Die Zisterzienser und Zisterzienserinnen, die reformierten Bernhardinerinnen, die Trappisten und Trappistinnen und die Wilhelmiten in der Schweiz. A. Francke Verlag, Bern 1982, p. 1111–1128.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]