Montrouge
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Montrouge (stacidomo). |
| Montrouge | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | |||
| Departemento | Hauts-de-Seine | ||
| Arondismento | Antony | ||
| Kantono | Montrouge | ||
| INSEE kodo | 92049 [+] | ||
| Poŝtkodo | 92120 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Étienne Lengereau | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 46 324 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 22 379 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 49′ N, 2° 19′ O (mapo)48.8163888888892.3211111111111Koordinatoj: 48° 49′ N, 2° 19′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 76 m [+] | ||
| Areo | 2,07 km² ( 207 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Montrouge - prononco laŭ sistemo IFA [mɔ̃ʁˈuʒ] - estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine - prononco laŭ sistemo IFA [od‿sɛn] - kaj en la regiono Francilio - france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 46 324 loĝantoj sur areo de 2,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 22 379 loĝantoj/km². Kompare al la la jaro 2009, kiam ĝi havis 48 410 loĝantojn,[1] la loĝantaro do ne forte ŝanĝigas. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Antony kaj al la kantono Montrouge.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
Montrouge troviĝas sude de Parizo (ĝi havas limon kun la 14-a arondismento norde). La aliaj najbaraj komunumoj estas Gentilly oriente, Arcueil sudoriente, Bagneux sude, Châtillon sudokcidente kaj Malakoff okcidente.
Montrouge havas du metrostaciojn: Châtillon - Montrouge (linio 13) kaj Mairie de Montrouge (linio 4) malfermita la 23-an de marto 2013. Tria metrostacio Barbara (linio 4) situanta inter komunumoj Montrouge kaj Bagneux estis malfermita la 13-an de januaro 2022.
Konataj lokuloj
[redakti | redakti fonton]- Élie Fréron (1718-1776), ĵurnalisto kaj literatura kritikisto
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Insee. Populations légales 2009 - 92049-Montrouge (france). Alirita la 14-an de decembro 2012.





