Li Hajpin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

LI Hajpin (2-an de februaro, 191724-an de februaro, 1997 en Anyang, Koreio) estis korea esperantisto kaj honora membro de UEA ekde 1985. Li estis delegito de UEA en Anyang, kie li forpasis.

Laŭ sia vera nomo Yi Chaehyon. Li naskiĝis la 2-an de februaro 1917 en Seulo, sed ekde 1920 vivis en Ĉinio. Aktiva en la movado por Koreio sendependa de Japanio, li eklernis Esperanton aŭtune de 1935 en Ŝanhajo, de la ĉina pioniro Elpin. (Tiutempe en Koreio, pro la neeblo ĉiuterene uzi sian lingvon, multaj patriotoj de la t.n. nacisava movado simpatiis kun e-ismo.) Li baldaŭ kunlaboris kun la E-klubo de Universitato Sun Jatsen kaj kontribuis al la revuo Orienta Kuriero (1938-39).

Post reveno al Seulo (1946) li organizis kaj gvidis E-kursojn en la universitatoj de Seulo kaj Sansu kaj, post la sendependiĝo de Koreio (1949), starigis E-klubon en Pusan, kie li plu gvidis E-kursojn. En 1951 aperis lia Esperanto-lernolibro. Ekde tiu jaro li kompiladis sian Esperanto-Korea Vortaro (1969), kiun en 1983 sekvis Korea-Esperanto Vortaro. Laborante en Vjetnamio inter 1966 kaj 1974, li helpis ankaŭ la tiean E-movadon.

Alte taksata kiel la plej granda Esperanta literaturisto en Koreio, Li kontribuis al La Espero el Koreio kaj aliaj Esperanto-revuoj, kaj krome eldonis du kolektojn de originalaj eseoj kaj verkoj tradukitaj (Eseo tra la kamparo, 1977; Koreaj eseoj, noveloj kaj popolrakontoj, 1987), kiujn li konsideris kiel "sojlon de la Korea Antologio".

LI Hajpin estis grava gvidanto de Korea Esperanto-Asocio, vicprezidanto ekde 1983, kaj gvidanto de ties ekzamena komisiono kaj lingva komitato dum multaj jaroj.

En sia eseo La vivo Li skribis: "La agoj kaj kondutoj de la vivado similas al la strekoj de la pentrista plumo. Nur post la lasta streko, fina tuŝo, oni povas decidi kia verkaĵo ĝi estas." La vivo de Li Hajpin konstituas bildon varian kaj kompletan.