Liborius Hofmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Liborius Hofmann
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1560 (1560-11-30)
en Friedrichroda
Morto 5-an de aprilo 1599 (1599-04-05) (38-jara)
Profesio
Profesio universitata profesoro
Information icon.svg
vdr

Liborius HOFMANN ankaŭ: Liberius Hoffmann, Lyborius Hofmann (naskiĝinta ĉ. 1561 en Friedrichroda, mortinta la 5-an de aprilo 1599 en Düsseldorf) estis germana juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de urbestro kaj komercisto li frekventis la lernejon en Gotao. En al 17.12.1578 li ekstudentis ĉe la Universitato de Altdorf en Altdorf apud Nürnberg,[1]antaŭ ol translokiĝi en la 11.10.1582 al la Universitato de Marburgo,[2]; en la somera semestro 1585 li troviĝis ĉe Friedrich-Schiller-Universitato Jena[3] kaj finfine, ekde la 24.11.1585 Hofmann studentis en Lutherstadt Wittenberg.[4] Tie ĉi li faritis de Andreas von Rauchbar en la 9.2.1587 licenciulo pri juro.

En 1588 li sekvis vokon je orda profesoreco al Jena, kie li doktoriĝis en la 2.9.1588 kaj iĝis kortega tribunaladvokato. Lian nomon portas diversaj juraj traktaĵoj faritaj en la kadro docentada. Kelkajn verkojn li ne publikigis. Hofmann ja ankaŭ engaĝiĝis en organizaj taskoj. Kelkajn fojojn li estis dekano de la jura fakultato kaj en la somera semestro 1596 rektoro. Pro saneckialoj li iris al Düsseldorf, kie li mortis. En deponejo de la Jena-universitato konserviĝis portreto de li.

Privataĵoj[redakti | redakti fonton]

En la 23.9.1590 li edziĝis al Sibylla Mirus (1566-1633), filino de la teologo Martin Mirus. Inter infanoj iliaj konatas la filino Anna Margaretha Hoffmann (1591-1612) kiu edziniĝis en 1609 al Georg Mylius (1586-1637), filo de la teologo Georg Mylius. La filino Sibylle Hofmann nuptis ĉ. 1600 la komandoruja administranton Bernhard Hillard el Jena-Zwätzen. Nome konatan ankaŭ la filoj Otto Hofmann kaj Christoph Günther Hofmann.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Diss. de successione intestati. Wittenberg 1587
  • Diss. de usuris. Jena 1591
  • Diss. de in jus vocatione. Jena 1591
  • Diss. de postul. advoc. Jena 1591
  • Diss. de arbitris. Jena 1591
  • Diss de pactis. Jena 1591
  • Disp. de justitia et jure. Jena 1591
  • Diss. de jurisdictione et imperio. Jena 1591
  • Disputationes semestres. Jena 1592
  • Disputationes ... s. Praeparatoria judicorum complectentes. Jena 1592

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Caspar Zeumer, Christoph Weissenborn: Vitae Professorum Theologiae, Jurisprudentiae, Medicinae et Philosophiae qui in illustri Academia Jenensi, ab ipsius fundatione ad nostra usque tempora vixerunt et adhuc vivunt una cum scriptis a quolibet editis quatuor classibus. Johann Felici Bieleck, Jena, 1711, S. 60 (Juristen, surrete)
  • Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrten-Lexicon, Darinne die Gelehrten aller Stände sowohl männ- als weiblichen Geschlechts, welche vom Anfange der Welt bis auf die ietzige Zeit gelebt, und sich der gelehrten Welt bekannt gemacht, Nach ihrer Geburt, Leben, merckwürdigen Geschichten, Absterben und Schrifften aus den glaubwürdigsten Scribenten in alphabetischer Ordnung beschrieben werden. Verlag Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig, 1750, Bd. 2, Sp. 1661 (Online)
  • Johann Heinrich Stepf: Gallerie aller jurisischen Autoren von der ältesten bis auf die jetzige Zeit, mit ihren vorzüglichsten Schriften nach alphabetischer Ordnung aufgestellt. Wilhelm Lauffer, Leipzig, 1825, 4. Bd., S. 208, (Online)
  • Hans Apel: Jenas Einwohner aus der Zeit von 1250 bis 1600. C. A. Starke, Görlitz, 1937, p. 125

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Elias von Steinmeyer: Die Matrikel der Universität Altdorf. H. Stürtz, Würzburg, 1912, 1. Bd. (Text), p. 9
  2. Elias Steinmeyer: Die Matrikel der Universität Altdorf. H. Stürtz, Würzburg, 1912, 2. Bd.; p. 299
  3. Georg Mentz, Reinhold Jauernig: Die Matrikel der Universität Jena. 1548 bis 1652. Gustav Fischer, Jena, 1944, Bd. 1., p. 162
  4. Album Academiae Vitebergensis Volumen Secundum, Halle (Saale), 1894, p. 333