Librejo Gustav Landauer Witten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
w1
Librejo Gustav Landauer Witten
Gustav-Landauer-Bibliothek Witten
Logo Gustav-Landauer-Bibliothek.jpg
logoo de Librejo Gustav Landauer Witten
Geografia situo 51° 26′ 35″ N, 7° 19′ 56″ O51.443127.33213Koordinatoj: 51° 26′ 35″ N, 7° 19′ 56″ O
tipo specialbiblioteko
fondodato 2011
sidejo Witten
Germanio
lingvoj germana
Retejo projekte.free.de/glb/ (germana)
v  d  r
Information icon.svg
Librejo Gustav Landauer Witten
Gustav Landauer Librekpozicio

La Librejo Gustav Landauer Witten (germana Gustav-Landauer-Bibliothek Witten, GLBW) estas specializita biblioteko en Witten, Germanio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Librejo Gustav Landauer fondiĝis en 2011 en la socikultura centro Trotz Allem (Malgraŭ Ĉio) en tiama infovendejo. La nomo rilatas al germana teoriisto de anarkiismo Gustav Landauer. Fondo de la kolekto estis librodonaco evente la 100a jariĝo de la mortotago de la rusa verkisto kaj anarkipacisto Lev Tolstoj en 2010. Sekvis pliaj librodonacoj. En 2012 la Trotz Allem organizis kunlabore kun la Deutsch-Israelische Gesellschaft Witten (Germana-Israela Socio Witten) prelegon de eldoninto de Ausgewählte Schriften (elektitaj skriboj) de Landauer, Siegbert Wolf, pri filozofio kaj judismo ĉe Gustav Landauer. Kune kun la prelego presentiĝis libreksposicio de Librejo Gustav Landauer pri vivo kaj verko de Gustav Landauer.[1][2] [3]

Direktigo de kolektaĵo[redakti | redakti fonton]

Kerno de kolektaĵo de Librejo Gustav Landauer estas publikaĵoj, kiuj disvastiĝis, legiĝis kaj diskutiĝis ene de maldektstra-alternativa spektro. Inter aliaj tie troviĝas temoj pri antifaŝismo, socia sekso, libera pedagogio, pacpolitiko, ekologio, ekonomio, poltikaj evoluoj en diversaj landoj de la mondo kaj instruoj de klasikaj kaj aktualaj geteoriistoj.[4]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst, Anna. „Trotz Allem“. Bibliothek als Zeichen für die Gewaltlosigkeit (germane). Westdeutsche Allgemeine Zeitung (2011-12-11). Alirita 2013-10-05.
  2. Die Gustav-Landauer-Bibliothek im Wittener „Trotz Allem“ (germane) (PDF). Gǎidào, p. 22–23. Föderation deutschsprachiger Anarchist*innen (2012-12). Alirita 2013-10-05.
  3. Do. 21. Jun.: „…ich will um des Gestaltens willen erkennen“. Philosophie und Judentum bei Gustav Landauer. Vortrag von Dr. Siegbert Wolf (germane). Trotz Allem (2012-05-05).
  4. Gustav-Landauer-Bibliothek Witten (germane). Trotz Allem. Alirita 2018-03-26.