Librejo Pirato
Aspekto
Librejo Pirato | |
---|---|
biblioteko | |
Esperanto-eldonejo [+] | |
Lando | Japanio |
Situo | Osako |
Estiĝo | 1960 |
La librejo Pirato estis esperanto-eldonejo fondita en 1964, en Osako, de HUZISIRO Kenzô.
Laŭ Miyamoto Masao, en sia "Historieto de la japana Esperanto-Movado (tria eldono, KLEG -1977):
- -- En Oosaka Huzisiro kenzô (HUZISIRO Kenzô) fondis sian entreprenon: Librejo Pirato. Ekde 1965 li komencis aktive labori tiel ke Haupenthal pozitive indikis lian laboron en sia "Enkonduko en la Librosciencon de Esperanto". -- p.95
En majo 2010, HUZISIRO Kenzô forpasis kaj la librostoko de Pirato estis forĵetita de lia familianoj. Do, haveblaj libroj de Pirato estas nur tiom, kiom estas stokita en KLEG kaj eventuale en aliaj libroservoj kiel de UEA kaj JEI.
Eldonaĵoj
[redakti | redakti fonton]Kelkaj titoloj:
- La Obstino (NAKAZIMA Atusi, tradukis MIYAMOTO Masao,1964)
- Lingvo Stilo Formo (Kálmán KALOCSAY. Represo:1964. Tria eldono:1970)
- Kvin Virinoj de Amoro (IHARA Saikaku, tradukis MIYAMOTO Masao,1966)
- Ŝtato kaj Revolucio (V.I. Lenin, tradukis G. DEMIDJUK, represo:1967)
- Historio de la Mondolingvo (Ernesto DREZEN. Tria eldono:1967)
- El la Vivo de Syunkin (Tanizaki Zyun'itiro. Tradukis Miyamoto Masao kaj Isiguro Teruhiko, 1968, 145 paĝoj)
- Kristo el Bronzo (NAGAYO Yosio, tradukis UEYAMA Masao,1970)
- Aŭtuna Foliaro (Julio Baghy, Poezio tradukita, 1970, 153 paĝoj)
- Flustr' el Uragano (HASEGAWA Teru. La tria eldono:1975)
- Naskitaj sur la Ruino (MIYAMOTO Masao,1976)