Verda Majo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el HASEGAWA Teru)
HASEGAWA Teru
長谷川 テル

Verda Majo
Persona informo
Aliaj nomoj Verda Majo
Naskiĝo 7-an de marto 1912 (1912-03-07)
en Otsuki
Morto 10-an de januaro 1947 (1947-01-10) (34-jaraĝa)
en Gjamusi
Lingvoj Esperantojapana
Ŝtataneco JapanioPopola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantisto • pacifisto • verkisto
Verkoj Verkoj de Verda Majo
Esperanto
Tradukis en Esperanton Vivantaj soldatoj
Verkis en Esperanto Adiaŭo en malfrua printempo
Historieto de japana literaturo
En Ĉinio batalanta
Flustr‘ el uragano
Verkoj de Verda Majo
Esperantistiĝis en 1932
vdr

HASEGAWA Teru (japane 長谷川 (はせがわ)テル [hasegaŭa teru] naskiĝis la 7-an de marto 1912 en Jamanaŝi prefektujo, mortis la 10-an de januaro 1947) konata en Esperantujo per sia plumnomo Verda Majo, estis japana esperantisto.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

En 1929 ŝi ekstudis en la Virina Altlernejo de Nara. Pro siaj maldekstraj opinioj ŝi en septembro 1932 estis portempe arestita kaj fine forigita el la altlernejo.

En junio de 1932 ŝi eklernis Esperanton. En la printempo de 1936, danke al Esperanto, ŝi konatiĝis kun Liu Ren, ĉina studento en Tokio, kaj edziniĝis kun li en la aŭtuno de la sama jaro. Ŝi venis al Ŝanhajo en Ĉinio en la 19-a de aprilo 1937.

En Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Nelonge post sia alveno al Ŝanhajo, Verda Majo faris kontakton kun Ĉina Proleta Esperantista Unio (ĈPEU). Ŝi partoprenis en ĉiuj aktivadoj de la Ŝanhaja Esperantista Ligo kaj kontribuis al artikolojn por Ĉinio Hurlas, informa bulteno de ĈPEU por eksterlandanoj, publikigita dum iu tempo ĉiun tagdekon. Komence de decembro en 1937, Verda Majo kaj Liu Ren atingis Kantonon kaj laboris en la Esperanta sekcio de Kantona Internacia Asocio. En julio 1938, ili venis al Wuhan kaj eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de Kuomintang. Vintre de 1938, ili evakuis al Chongqing kaj tie kontribuis per artikoloj al la duonmonata Esperanta periodaĵo Heroldo de Ĉinio. Ŝiaj artikoloj aperis unu post la alia sur la paĝoj de la revuo ĝis la lasta numero de 1945. Somere de 1940, ili eklaboris en la Komisiono de Kultura Laboro kaj poste partoprenis en la redakta laboro de la gazeto Kontraŭatako, eldonita de la Nordorienta Nacisava Asocio. En 1945, ili veturis al Harbin kaj funkciis en la Administracia Komitato de la Nordorienta Liberigita Regiono kiel komitatanoj respondecaj por redaktado kaj kontrolado. Poste ili translokiĝis al Jiamusi en nordoriento de Ĉinio.

En siatempa historia fono, la ago de Verda Majo sin oferi al la afero por liberigo de la ĉina popolo estis tre facile etiketita kiel faro de "naciperfidulino" kaj kaŭzis malfeliĉan kompromiton al ŝiaj familianoj. Verda Majo ne nur sin donis al la afero por liberigo de la ĉina popolo, forlasinte sian propran hejmlandon, sed ankaŭ edziniĝis al ĉino. En tiama Japanio, edziniĝo al ĉino estis rigardata kiel tre hontinda fiago. Laŭ verko de Ĵelezo:

Ŝian edziniĝon al ĉino oni rigardis kun malestimo en tiama japana socio. Eĉ ŝia samlandano Kazi Wataru, kiu nomis sin revoluciulo, ne povis reteni sian sarkasmon koncerne ĉi tiun aferon, direktante al Verda Majo akrajn mokvortojn. Nenian subtenon ŝi trovis en la hejmo.

Ŝi ne vane laboris por la kontraŭjapana rezistmilito. Precipe ŝia japanlingva disaŭdigo havis grandan influon al la invadaj trupoj. Iu japana soldato eĉ skribis poemeton por esprimi sian emociiĝon post aŭskulto de la disaŭdigo. Tiu "stranga disaŭdigo" en flua japana lingvo ankaŭ kolerigis la japanajn militaristojn. En tagĵurnalo de Tokio, ŝi estis kalumniita kiel "dolĉvoĉa naciperfidulino". Ŝia patro eĉ ricevis timigan leteron, kiu postulis, ke li atribuu al si mem la kulpon kaj sin mortigu. Foje en Chongqing Zhou Enlai diris al Verda Majo: "La japanaj imperiistoj kalumnie nomis vin 'dolĉvoĉa naciperfidulino', sed efektive, vi estas fidela filino de la japana popolo, vi estas vera patrioto." La vortoj donis al ŝi grandan inspiron. Verda Majo estis nur pura plebano senpartia. Ŝi ĉiam memoris sian esperantistecon kaj ofte nomis sin kun plena memestimo esperantisto. Ŝi skribis:

Mi estas banala virino. Tamen mi kredas kaj sentas, ke mi povos fari iom pli multe aŭ ion signifan ol mi restus en Japanio. Ĉar mi estas esperantisto.

Per siaj verkoj postlasitaj, Verda Majo ĝuis la reputacion kiel la plej elstara esperantisto kaj brila reprezentanto en la oriento. Ŝia originala verko En Ĉinio Batalanta karakteriziĝas per delikata priskribo abunda je sentnuancoj kaj flua lingvaĵo. Depost ĝia eldono en 1945 ĝis nun, almenaŭ en Ĉinio kaj Japanio, ankoraŭ neniu alia simila verko superis ĝin. Veterano Kurisu Kei tiel komentis skribante:

Verda Majo poste gloriĝis kiel la aŭtorino de En Ĉinio Batalanta, kiu miaopinie povintus fariĝi ĉefverko ne nur de la Esperanta literaturo, sed eĉ de la monda entute, se ĝi estus finverkita.

La supereco de Verda Majo kuŝas je tio, ke ŝi faris perfektan kombinon de persona talento kaj esperantista bonvirto. Ni devas lerni de ŝi (precipe de ŝia spirito). Ne forgesu la famajn vortojn:

Homo povas havi grandan aŭ malgrandan kapablon, sed se li havas tiun spiriton, li jam estas homo nobla, pura, bonvirta, libera de trivialaj interesoj kaj utila al nia afero.

Je la 10-a de januaro 1947, Verda Majo forpasis pro infekto post abortigo. En la 22-a de aprilo en la sama jaro, ankaŭ Liu Ren forpasis pro malsano. La geedzoj estis enterigitaj en la Martira Tombejo de Jiamusi.

Heredo [1][redakti | redakti fonton]

Post ŝia morto la ĉina registaro dum multaj jaroj silentis pri ŝi, malgraŭ la forta subteno, kiun ŝi donis al la rezisto de la ĉinoj kontraŭ la japanaj invadantoj per artikoloj en Esperanto kaj per radio-elsendoj en la japana.

En la postmilita Japanio, esperantistoj tuj komencis teni viva la memoron pri Verda Majo. Iom post iom preskaŭ ĉiuj ŝiaj verkoj estis tradukitaj en la japanan; aperis pluraj japanlingvaj libroj pri la vivo de Hasegawa Teru.

En 1979 la revuo El Popola Ĉinio komencis aperigi artikolojn pri ŝi, kaj en aŭgusto de tiu jaro ŝiaj filo kaj filino vizitis Japanion. Filmo komune produktita de japanoj kaj ĉinoj, kun la titolo La sopiranta stelo, prezentis ŝian vivon. Ĝi estis montrita en la japana televido en 1980, poste ankaŭ en Ĉinio.

En 1982 Ĉina Esperanto-Eldonejo en Pekino publikigis la 500-paĝan kolekton Verkoj de Verda Majo. La postan jaron la geedzoj estis enterigitaj en la “tombejo de martiroj” en Jiamusi. Sur la tomboŝtono aperis la vortoj “Batalanto por internaciismo Verda Majo”. En 1983 aperis ĉinlingva memorlibro pri ŝi.

Busto de Verda Majo troviĝas en ĉina muzeo[2].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Iŝikaua Tacuzo: Vivantaj soldatoj (1941, Heroldo de Ĉino)

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Huang Nai: Mi kaj Verda Majo. En: El Popola Ĉinio, 1992, n-ro 5, p. 18-19.
  • Kurisu Kei: Tragedio de Verda Majo. En: Riveroj, 1999, n-ro 23, p. 20-31.
  • Jorge Camacho: Verkoj de Verda Majo. En: Beletra Almanako 10, Mondial, 2011 ISBN 9781595691910
  • Esselstrom, Erik: The Life and Memory of Hasegawa Teru: Contextualizing Human Rights, Trans/Nationalism, and the Antiwar Movement in Modern Japan. (angle) En: Radical History Review, 2008, n-ro 101, p. 145-159.
  • Ulrich Lins : Por la liberigo de Ĉinio. Akademia blogo Militrakonto, Hypiotheses, 2015
  • Doi Ĉieko: Nun aktivas la movado por honorigo de Verda Majo. En: Novaĵoj Tamtamas, organo de Esperanto Jokohama, n-ro 344/januaro 2019 (legi)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. UEA facila Verda Majo la 22-an de februaro 2023
  2. Bildo de busto en la placo de fremdaj volontuloj, en la Jianchuan-muzeo
  3. En Japana Kvodlibeto, kompilita de Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao, kolekto Beletraj Kajeroj de Stafeto, La Laguna, 1965. pp 55-71.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Verda Majo » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.