Lidón

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lidón
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 44164
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 43′ N, 1° 7′ U (mapo)40.7175307-1.1124556Koordinatoj: 40° 43′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Alto 1 211 m [+]
Areo 40,396158 km² ( 403 9.6 158 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Lidón (Provinco Teruelo)
Lidón (Provinco Teruelo)
DEC
Lidón
Lidón
Situo de Lidón
Lidón (Hispanio)
Lidón (Hispanio)
DEC
Lidón
Lidón
Situo de Lidón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lidón [+]
vdr

Lidón [liDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo. Ŝajne la loknomo Lidón deriviĝis el "litonero", loka nomo de la arbo Celtis australis, kio povus rezulti en Celtidejo aŭ Urtikarbejo; tiukadre aperas branĉeto de tiu arbo en la municipa blazono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas je 51 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas nordokcidente de Visiedo kaj nordoriente de Argente tra kiuj oni povas komuniki kun la cetero de la komarko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj.

Ĝi estis domaro de la mezepoka Komunumo de Teruelo kaj, poste, teritorio de la familioj Marzo kaj Marqués de Cañada, kio lasis restaĵojn en la arkitektura heredo.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Lidón oni malaltiĝis ĝis nunaj 54 loĝantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]