Lim Lian-Geok

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LIM Lian-Geok(林连玉)estis fama edukadisto kiu batalis por uzado de gepatra lingva en edukado en Malajzio. Lia devizo estis egaleco kaj de etnoj kaj de lingvoj.

Fono[redakti | redakti fonton]

Sinjoro Lim naskigis la 19an de aŭgusto 1901 en la distrikto Jong Ĉun en Ĉinio. Li mortis la 18an de decembro 1985 en Malajzio. Li naskigis en vilaĝo de la distrikto Jong Ĉun sed sian junulan tempon, li vivis en Xiamen, Ĉinio. Lia originala nomo estis Lin Cai-ĵu (林采居).

Li forlasis Ĉinion en 1927 ĉar Ĉinio estis en interna malpaca epoko. Li iris al Indonezio poste transloĝis al Malajzio.

La devizo de li donis al li multajn malfacilojn ĉar li volis proponi la ĉinan lingvon kiel la oficialan lingvon de Malajzio. Li perdis sian civitanan rajton de Malajzio; poste li malkonsentis kun la registaro de Malajzio.

Edukado de li[redakti | redakti fonton]

Li lernis en Ji Mei instruista lernejo en Xiamen. Lia rezulto estis bonega kaj la lernejo dungis lin por labori en la lernejo. Li diplomiĝis en la fakoj literaturo kaj historio. Lia tuta lernado okazis en lia gepatra lingvo.

Kroniko de okazoj[redakti | redakti fonton]

En 1924, li laboris en Ji Mei instruista lernejo. En 1927, interna malpaco okazis en Ĉinio, li forlasis la landon kaj atingis Malajzion kaj Indonezion.

En 1931, li forlasis Indonezion ĉar liaj artikoloj malkonsentis kun la koloniigantoj el Nederlando. Pro tiu kialo, li alvenis al Klang-o en Malajzio kaj ŝanĝis sian nomon el Cai-Ĵu al Lian-Geok. Li laboris ĉe Gong He lernejo. En 1935, li laboris en Konfucea lernejo en Kuala Lumpur ĝis 1961 tiam, kiam la registaro pelis lin el la lernejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]