Lim Su-gyung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lim Su-gyung
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1968 (1968-11-06) (55-jaraĝa)
en Seulo
Lingvoj korea
Ŝtataneco Sud-Koreio
Alma mater Universitato Hankuk pri Fremdaj Studoj
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

Lim Su-gyungLim Su-kyung (naskiĝis la 6-an de novembro 1968 en Seulo) estas sudkorea politikistino, sociala kaj homrajta aktivistino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi iĝis konata en 1989, kiam ŝi — spite al malpermeso de Sud-Koreio — partoprenis en la 13-a Monda Festivalo de Junularo kaj Studentaro en Pjongjango. Ŝi ricevis la karesnomon Floro de la Unuiĝo, pro la reprezento de la sudkoreia studenta organizo Jeondaehyop. Kiam ŝi reveturis tra Panmunjom al Sud-Koreio, ŝi estis arestita pro neglekto de la nacia sekureca leĝo de Sud-Koreio. Ŝi estis en prizono 2,5 jarojn. La sud-korea prezidento Kim Dae-Jung pardonis ŝin en 1999. Ŝia okjara filo mortis en 2005, post tio, ŝi retiriĝis el la politiko al budhisma klostro.

En aprilo de 2012, ŝi iĝis reprezantino de la Unuiĝinta Demokrata Partio en la unuĉambra parlamento de Sud-Koreio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]