Lindsay van Zundert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lindsay van Zundert
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 2005 (2005-02-01) (19-jaraĝa)
en Etten-Leur
Okupo
Okupo arta sketisto
vdr

Lindsay van Zundert (Etten-Leur, 1-an de februaro 2005) estas nederlanda artsketistino.

Van Zundert finis je la 16-a loko ĉe la Monda Artsketado-Ĉampionecoj 2021 en Stokholmo kun personaj rekordoj de 57,72 (mallonga liberstilo), 116,78 (libera liberstilo) kaj 174,50 (totala). Tiu ĉi 16-a loko estis la plej bona loko por nederlanda artsketistino ekde 1976. Kun tio ŝi kvalifikiĝis por la Vintra Olimpiko 2022 kaj Nederlanda Olimpika Komitato NOC*NSF anoncis, ke ŝi ankaŭ koncerne ili povas partopreni.

En novembro 2021, NOC*NSF sciigis ke Van Zundert estis oficiale kvalifikita por la Olimpikoj, kiel la unua nederlanda artsketistino en 45 jaroj. Ŝi ankaŭ estis, kune kun sketisto Kjeld Nuis, flagportantino dum la malferma ceremonio. Ĵus fariĝinte 17-jara tri tagojn antaŭ la malfermo de la Vintra Olimpiko 2022, ŝi krome estis unu el la plej junaj sportistoj tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]