Liniotirilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liniotirilo.

La liniotirilo estas instrumento de desegno por streki, per inko aŭ likva farbo, rektajn aŭ kurvajn strekojn kun konstanta larĝeco mane aĝustigebla.

Ĝi estas konsistigita per du metalaj paralelaj branĉoj, kies formoj estas pintoformaj, plataj sur iliaj internaj edroj. La supera pinto estas flekseble ligata al la tenilo. Sur iuj modeloj la suba rigida pinto povas svingi por faciligi la purigadon inter du uzadoj. La du pintoj konsistigas bekon kies larĝeco estas aĝustigebla per ŝraŭbo. La tenilo povas esti faritaj el ligno, plastaĵo aŭ metalo, foje el osto aŭ eburo en la malnovaj instrumentoj.

Turnante la adĝustigan ŝraŭbon, oni mallarĝigas aŭ plilarĝigas la bekon, tiel ĉi oni fiksas la dikecon de la dezirata streko. Oni metas inkon aŭ farbon inter la braĉojn de la beko per gutigilo, injektilo aŭ specialaj rezervujoj. La plej ofte oni uzas la liniotirilon sekvante liniilon, ortilon aŭ kun cirkelo, stangocirkelo, kurbogvidilo, sed iuj desegnistoj uzas ĝin sen gvidilo.

La liniotirilo estas uzita en tekniko, en arkitekturo kaj en ĉiuj artaj desegnaj fakoj kie la larĝeco de la streko bezonas precizecon.

En la kampoj teknikaj la liniotirilo estis anstataŭita de plumfontoj kun tubaj pintoj kaj nun de la cifereca desegnado. Sed en la artaj kampoj ĝi povas ankoraŭ tre efike utili.