Linosa
Aspekto
| Linosa | ||
|---|---|---|
| insulo, setlejo [+] | ||
| Akvejo | Mediteraneo | |
| Insularo | Pelagaj insuloj | |
| Supermara alteco | 195 m s.l.m. [+] | |
| Koordinatoj | 35° 52′ N, 12° 52′ O (mapo)35.8591812.86272Koordinatoj: 35° 52′ N, 12° 52′ O (mapo) | |
| Plej alta punkto | Monte Vulcano | |
| - alteco | 195 m s.l.m. | |
| Akvokolektejo | 5,45 km² (545 ha) [+] | |
| Areo | 5,45 km² (545 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 490 [+] (2007) | |
| Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
| Linosa | ||
Linosa estas la plej norda el la tri Pelagaj insuloj en la Mediteraneo.
La insulo apartenas al komunumo Lampedusa e Linosa en la itala Provinco Agrigent sur Sicilio. Tie loĝis en 2005 ĉirkaŭ 450 homoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La insulo grandas ĉirkaŭ 5 km² kaj situas 170 km sude de Sicilio, 160 km oriente de Tunizio kaj 140 km okcidente de Malto. Ĝin dominas tri ne plu aktivaj vulkanaj krateroj: Monte Vulcano (195 m), Monte Rosso (186 m) kaj Monte Nero (107 m).
Historio
[redakti | redakti fonton]La insulon setligis kapitano Sanvisente en 1845 kun 40 homoj, kiuj komence vivis en kavernoj, kaj uzis malnovajn romiajn cisternojn por kapti akvon. Oni establis en la 1960-aj jaroj telefonkablon al Linosa el Sicilio, energiuzinon kaj malfermis lernejon. Oni instalis en 1973 sensaligejon.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- hejma paĝo
- turisma info, germane Arkivigite je 2008-05-18 per la retarkivo Wayback Machine




