Lipót Pálffy-Daun
Lipót Pálffy-Daun | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Pálffy-Daun Lipót Károly Nándor |
Naskiĝo | la 20-an de novembro 1834 en Vieno (Habsburga Imperio) |
Morto | la 22-an de septembro 1884 en Berkesz (Hungara reĝlando) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lipót Nándor Pálffy-Daun (en) |
Frat(in)oj | Georg Pálffy-Daun (en) kaj Mária Gabriella Gräfin Pálffy-Daun von Erdöd (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Grafo Lipót Pálffy-Daun [pAlfi-daŭn], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Pálffy-Daun Lipót Károly Nándor estis hungara oficiro, pentristo. Lia nobela antaŭnomo estis erdődi.
Lipót Pálffy-Daun [1] naskiĝis la 20-an de novembro 1834 en Vieno (Habsburga Imperio), li mortis la 22-an de septembro 1884 en Berkesz (Hungara reĝlando).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lipót Pálffy-Daun estis edukita hejme de Arnold Ipolyi. Inter 1848-1953 li studis en milita akademio de Wiener Neustadt, poste li komencis sian armean karieron en Gyöngyös kiel leŭtenanto. En la sekva jaro li estis levita al ĉefleŭtenanto. En la studjaro 1857 li plulernis en sia naskiĝurbo en la milita altlernejo, sed en la sekva jaro li interrompis la lernadon. En 1859 li estis nomumita kapitano, tamen poste li malsoldatiĝis. En 1860 li aliĝis al legio de Papa Ŝtato kie li batalis kiel majoro. Hejmenveninta li aliĝis al administracio de Pozsony (historia departemento), sed li estis malsana longe. Inter 1863-1866 li retiriĝis, poste li studvojaĝis al Parizo, kie li lernis pentradi. Hejmenveninta li ne nur pentradis, sed kreis dekoraciojn kaj kostumojn al Népszínház. En 1881 li edziĝis, sed post 2 jaroj li malsaniĝis kaj li ne povis resaniĝi.
Liaj literaturaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A magyar haza története (1868)
- Tájékozás (1880, mallongaj biografioj de hungaraj poetoj)
- Az olaszországi hadjáratról (1861)
Ekspozicioj, pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]Li neniam ekspoziciis, liaj pentraĵoj troviĝas en kelkaj muzeoj.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-07-19 per la retarkivo Wayback Machine