Kemmental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lippoldswilen)
Kemmental
Blazono de Kemmental
Hugelshofen, vilaĝo de la komunumo Kemmental
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 37′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.16667 °O / 47.61667; 9.16667 (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 0″ N 9° 10′ 0″ O / 47.61667 °N, 9.16667 °O / 47.61667; 9.16667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2203
Areo 28,4 km²
Alteco 548 m super marnivelo
Poŝtkodo 8565, 8566 kaj 8573
Komunumkodo 4666
Mapo de Kemmental
vdr

Kemmental estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2203 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kemmental situas sur la montoĉeno Seerücken sude de Kreuzlingen. La komunumo konsistas el la vilaĝjo Alterswilen, Altishausen, Ellighausen, Lippoldswilen, Neuwilen, Siegershausen, Dotnacht kaj Hugelshofen. Sian nomon Kemmental, kiu signifas "Valo de Kemme", la komunumo ricevis de la rivero Kemme, kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Kemmental limas en okcidento al Wigoltingen kaj Wäldi, en nordokcidento al Tägerwilen, en nordoriento al Kreuzlingen, en oriento al Lengwil, en sudoriento al Berg, en sudo al Weinfelden kaj en sudokcidento al Märstetten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kemmental disponas en Siegershausen pri stacidomo de la trajnlinio de Konstanco tra Kreuzlingen al Weinfelden. La ceteraj municipoj de Kemmental atingeblas ek de Siegershausen per diversaj buslinioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de municipo sur la teritorio de la hodiaŭa komunumo Kemmental estas tiu de Dotnacht kiel Tottinheiche, kiu datiĝas el la jaro 824. En la jaro 1159 estis menciitaj Neuwilen kiel Nunewillare kaj Altishausen kiel Altinshusin. Sekvis la mencio de Hugelshofen en 1176 kiel Hugolteshouen. El la jaro 1248 datas la unua mencio de Alterswilen kiel Alterswilaer. Lippoldswilen estis menciita en la jaro 1303 Lupoltwile kaj Ellighausen 1331 kiel Adlikusen.

La komunumo Kemmental fondiĝis la 1-an de januaro 1996 per la kunigo de la municipkomunumoj Alterswilen, Hugelshofen kaj la lokkomunumoj Alterswilen, Altishausen Ellighausen, Lippoldswilen, Neuwilen, Siegershausen, Dotnacht kaj Hugelshofen.

La unuopaj vilaĝoj[redakti | redakti fonton]

Alterswilen[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo kaj iama komunumo Alterswilen situas en la centro de la hodiaŭa komunumo Kemmental inter Hugelshofen kaj Siegerhausen.

Altishausen[redakti | redakti fonton]

Altishausen estas strat vilaĝo en sudokcidento de la komunumo Kemmental, ĉe la vojo de Siegerhausen al Berg.

Dotnacht[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kreo de la komunumo Kemmental la vilaĝo Dotnacht ĝis la 31-a de decembro 1995 apartenis al la municipa komunumo Hugelshofen. Ĝi situas ĉe la kantona vojo inter Hugelshofen kaj Alterswilen.

Ellighausen[redakti | redakti fonton]

Hugelshofen[redakti | redakti fonton]

La iama municipa komunumo Hugelshofen nombris 1990 325 loĝantojn. Dum la tempo de la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Hugelshofen estis aparta tribunalejo, kiu estis rekte submetita al la ĵurkomunuma vokto.

Lippoldswilen[redakti | redakti fonton]

Neuwilen[redakti | redakti fonton]

Siegershausen[redakti | redakti fonton]

En Siegershausen situas la stacidomo de la fervojlinio de Konstanco al Weinfelden. La stacidomo estas servata de regionaj trajnoj de la entrepreno THURBO. Ĝia unua dokumenta mencio datiĝas el la jaro 1227 kiel Sigehardishusin. Siegershausen estis propra komunumo ĝis la 31-a de decembro 1995. Al ĝi apartenis ek de la 1-a de januaro ankaŭ la vilaĝoj Dippishausen kaj Oftershausen, kiuj ĝis tiam formis la komunumo Dippishausen-Oftershausen. En 1990 Siegershausen havis 403 loĝantojn.


Konataj personecoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]