Lisa Fonssagrives

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lisa Fonssagrives
Fonssagrives sur Paddington-stacio 1951
Fonssagrives sur Paddington-stacio 1951
Persona informo
Naskonomo Lisa Birgitta Bernstone
Naskiĝo 17-an de majo 1911 (1911-05-17)
en Gothenburg and Bohus County
Morto 4-an de februaro 1992 (1992-02-04) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo malsano
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Edz(in)o Irving Penn • Fernand Fonssagrives
Infano Mia Fonssagrives-Solow
Okupo
Okupo modelo • mododezajnisto • dancistoartisto
vdr

Lisa Fonssagrives-Penn (naskiĝis la 17-an de majo 1911 kiel Lisa Bernstone en Göteborg, Svedio, mortis la 4-an de februaro 1992 en Novjorko) estis fotomanekeno (fotomodelo). Ŝi estas konsiderata kiel unua supermodelo (supermanekeno).

Ŝi translokiĝis el Svedio al Parizo, Francio, por lerni baleton, sed oni malkvoris ŝin tie en 1936 por modo fotografado. Ŝi aperis sur titolpaĝoj de multaj magazinoj en la 1930-aj, 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, ekzemple en Town & Country, Life kaj Vanity Fair. Ŝi aperis en Vogue 200-foje sur ties kovrilpaĝo kaj eĉ ankoraŭ 1961 en aĝo de 50 jaroj sur kovrilo de Harper's Bazaar. Ŝi laboris kun fotografiistoj George Hoyningen-Huene, Man Ray, Horst, Erwin Blumenfeld, George Platt Lynes, Richard Avedon kaj Edgar de Evia.

Fonssagrives priskribis sin memironie kiel "good clothes hanger" (Eo: "bona vestostablo").

Ŝi geedziĝis en 1935 al pariza dancisto Fernand Fonssagrives. La paro translokiĝis en 1939 al Usono. Lisa Fonssagrives divorcis en 1950 kaj samjare geedziĝis kun fotografiisto Irving Penn. Fonssagrives mortis en aĝo de 80 jaroj. Ŝia filino Mia Fonssagrives-Solow estas kostuma dizajnisto, ŝia filo Tom Penn estas dizajnisto.