Litorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Litorino
Littorina_littorea
Littorina_littorea
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Moluskoj Mollusca
Klaso: Gastropodoj Gastropoda
Ordo: Sorbeokonkoj Sorbeoconcha
Familio: Litorinedoj Littorinidae
Genro: Litorino Littorina
L., 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La litorino (Littorina littorea) estas en la maro vivanta brankoheliko kun operkulo.

Ĝi havas tre fortan rondigitan konusforman konkon kun pinta supro. La alto de la konko egalas aŭ estas pli granda ol la larĝo.

La alto de la konko estas ĝis 40 mm, tamen plejofte pli malgranda (proksimume ĝis 24 mm). La larĝo de la konko estas ĝis 35 mm, tamen plejofte pli malgranda (proksimume ĝis 22 mm).

Ĝi estas manĝebla kaj en multaj landoj oni konsideras ĝin kiel bongustaĵo, la heliko estas boligita, eventuale kun spicherboj, kaj per kurbigita pinglodentopikilo prenita el la konko. La gusto iomete similas al kokaĵo.

Suba parto
Litorino


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]