Litovio en la Somera Olimpiko 2000

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Litovio en la Olimpikoj

Flago de Litovio
IOK-kodo  LTU
NOK Litova Olimpika Komitato (Lietuvos tautinis olimpinis komitetas)
Retejowww.ltok.lt (litove kaj angle)
Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo
61 sportistoj en 15 disciplinoj (fakoj)
Flagtenanto Romas Ubartas
Medaloj
Rango: #33
oro
2
arĝento
0
bronzo
3
sumo
5
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020
Vintraj Olimpikoj

1924 · 1928 · 1932 · 1936


1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
Aliaj parencaj aperoj
Rusio Rusia Imperio (1912)
Sovetunio (1952–1988)


Litovio konkurencis en la Somera Olimpiko 2000 en Sidnejo (Aŭstralio). Temis pri la kvina partopreno de litovia nacia teamo en somera olimpiko - en 1912 la litoviaj atletoj devis partopreni en teamo de la Rusia Imperio, kaj inter la Dua Mondmilito kaj la jaro 1990 en teamo de Sovetunio. La nacia Litova Olimpika Komitato (litove Lietuvos tautinis olimpinis komitetas, LTOK) sendis entute 61 atletojn, por konkuri en 15 sportaj disciplinoj.

Medalistoj

medalo nomo disciplino evento
oro Virgilijus Alekna atletiko vira diskoĵeto
oro Daina Gudzinevičiūtė pafado virina argilcela pafado
bronzo litova vira teamo de korbopilko korbopilko vira teama turniro
bronzo Diana Žiliūtė biciklado virina individua voja konkuro
bronzo Kristina Poplavskaja
Birutė Šakickienė
remado virina duopa remboato