Llanto de un héroe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Llanto de un héroe
Artisto Avalanch
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 1999
Daŭro 62:09
Diskoj 1
Trakoj 12
Ĝenro Potenca metalroko
Firmao Mercury Records
Formato KD
Avalanch - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
La llama eterna
Sekva muzikalbumo
El ángel caído
vdr

Llanto de un héroe (Esperante: Plorado de heroo) estas la dua albumo de la hispana potenca-metalroka muzikgrupo Avalanch, kaj la unua albumo en kiu la kantisto estis Víctor GARCÍA. La tekstoj de la kantoj estas epopeaj kaj mezepokaj, en ili aperas tre konataj personoj de la hispania kaj asturia kulturoj kiel "Rodrigo Díaz de Vivar (Cido), Don Pelayo aŭ la Inkvizitoro Tomás de Torquemada, kaj ankaŭ kantoj pri asturiaj legendoj kiel "Cambaral". La kanto "Vientos del Sur" (Ventoj el la sudo) estas omaĝa kanto al Jacques-Yves Cousteau.

Trako-listo[redakti | redakti fonton]

Krom la kantoj Por Mi Libertad (Por mia libereco) kaj Aquí estaré (Ĉi tie mi estos) faritaj de Victor García, la tekstoj kaj muziko de ĉiu alia kanto estis farita de Alberto RIONDA.

  1. Intro'
  2. Torquemada
  3. Por Mi Libertad
  4. Pelayo'
  5. Vientos del sur
  6. Polvo, sudor y sangre
  7. Cid
  8. ¿Días de gloria...? '
  9. No pidas que crea en tí
  10. Cambaral
  11. Aquí estaré'
  12. Llanto de un héroe

Anaro[redakti | redakti fonton]

  • Voĉo kaj ĥoroj: Víctor García
  • Drumoj: Fernando ARIAS
  • Flutoj: Xuacu AMIEVA
  • Basgitaro: Francisco FIDALGO
  • Ĉiu alia muzikilo: Alberto Rionda