Lobio (kartvela plado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lobio

Lobio (kartvele: ლობიო) estas kartvela fazeolmanĝaĵo. Ekzistas nombro da variaĵoj de la manĝaĵo, kaj varma kaj malvarma. La bazo konsistas el renfazeoloj kiuj, post trasorbigo en akvo, estas stufitaj aŭ kuiritaj en sala akvo, leĝere pistitaj kaj miksitaj kun cepoj, ajlo, freŝa koriandro kaj petroselo, kapsiketoj, pipro kaj salo. La manĝaĵo kutime estas surtabligata en argila vazo akompanata de pano.