Biasca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Loderio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Biasca (stacidomo).
Biasca
Blazono de Biasca
Blazono de Biasca
Blazono de Biasca
Biasca
Biasca
Kantono Tiĉino
Distrikto Riviera
Komunumaro Riviera
Koordinatoj  46° 21′ 0″ N 8° 58′ 0″ O / 46.35000 °N, 8.96667 °O / 46.35000; 8.96667 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 0″ N 8° 58′ 0″ O / 46.35000 °N, 8.96667 °O / 46.35000; 8.96667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6026
Areo 59,13 km²
Alteco 303 m super marnivelo
Poŝtkodo 6710
Komunumkodo 5281
Mapo de Biasca
Mapo de Biasca
Mapo de Biasca

Biasca (en Esperanto ankaŭ Biasko) estas komunumo de la komunumaro Riviera kaj la distrikto Riviera en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 6026 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Biasca situas proksimume 19 kilometrojn nordokcidente de la kantonĉefurbo Belinzono ĉe la kunfluejo de la riveroj Tiĉino kaj Brenno. La komunumo Biasca konsistas el la vilaĝoj Biasca, Loderio, Ponte, Pontirone, Sant'Anna kaj Valle.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 59,13 km², de kiuj 46,6% estas kovritaj de arbaro, 10,5% servas por agrikulturo kaj 5,5% por setlado. Preskaŭ triono de la teritorio konsistas el neuzebla montara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Biasca limas en nordo al Semione, en nordoriento al Malvaglia, en oriento al Rossa (GR), en sudoriento al Cauco (GR), en sudo al Osogna, en sudokcidento al Lodrino, en okcidentsudokcidento al Iragna, en okcidento al Personico, kaj en nordokcidento al Pollegio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Biasca pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Lugano tra Gotardopasejo al Lucerno kaj de Biasca kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 416 tra Lukomagnopasejo al Disentis. La komunumo disponas ankaŭ pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 de Chiasso al Bazelo, kiu kondukas laŭlonge de la rivero Tiĉino tra la komunumo. Biasca disponas pri stacidomo ĉe la Gotardofervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu estas haltejo de rapidtrajnoj inter Belinzono kaj Lugano. La stacidomo de Biasca estas ankaŭ finpunkto de diversaj poŝtaŭto- kaj buslinioj. En Biasca troviĝas la suda portalo de la nova Gotarda Baza Tunelo, inaŭgurita la unuan de junio 2016.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Biasca datiĝas el la jaro 830 kiel Aviasca en la inventaro de la Abatejo Pfäfers. Biasca origine apartenas al Retio kaj poste ĝis la fino de mezepoko apartenis al Milano. En la jaro 1449 Biasca estis okupita de Urio kaj anketita de la Svisa Ĵurkomunumo.[3] En la jaro 1512 montofalo de la monto Crenone norde de Biasca baris lagon. La 20-an de majo 1515 la montfala digo frakasiĝis kaj okazis granda inundo, nomita en la lombarda lingvo Buzza di Biasca, pro kiu mortis multaj homoj kaj estis kaŭzita terura damaĝo. [4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]