Lomami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Lomami

Democratic Republic of the Congo (26 provinces) - Lomami.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kabinda
Areo 56 426 km²
Loĝantaro 2 048 839 (stato: takso de 2015)
Information icon.svg
vdr

Lomami estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la centra parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2015 ĝi havis 2 048 839 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 56 426 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 36 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Kabinda.

La provincoj Orienta Kasajo, Lomami kaj Sankuru estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Kasaï-Oriental.[1]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Lomami.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "RDC: le Kasaï-Oriental éclate en trois nouvelles provinces". Radio Okapi. 16a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 18an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.