Longvosta montokolombo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Gymnophaps mada (Hartert , 1899) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Longvosta montokolombo (Gymnophaps mada) estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda kolombo kiu estas loĝanta kaj reproduktanta birdo endemia en Indonezio kie ili vivas en montararbaroj kaj tuŝitaj arbaroj de malaltaj teroj en la insulo Buruo, laŭ kio ĝi nomiĝas alternative ankaŭ Burua montokolombo.

Ĝi estas unu el la kvar specioj en la genro Gymnophaps. Ĝi antaŭe estis konsiderata samspecia kun la Serama montokolombo. Ĝi estas mezgranda kolombo 33–38.5 cm longa, kaj havas blugrizajn kronon kaj kolon, pli malhele ardezgrizajn suprajn partojn, kaj blankajn ĝis palflavrozkolorajn gorĝon kaj bruston, kiuj fariĝas flavrozkoloraj direkte al la ventro. La specio estas iomete sekse dimorfa, ĉar inoj estas pli malgrandaj kaj havas pli malhelruĝan bruston.
Ties natura medio estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montetoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj malaltaj arbaroj. La Burua montokolombo manĝas fruktojn. Oni supozas, ke ĝia reprodukta sezono estas de oktobro ĝis decembro. Ĝi estas listigita kiel malplej zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN) en la IUCN Ruĝa Listo pro sufiĉe granda teritorio kaj stabila populacio. La populacio estas taksita je 20 000 – 49 999.
Referenco
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Gymnophaps mada Arkivigite je 2007-09-23 per la retarkivo Wayback Machine. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 24a de Julio 2007.
| ||||||||||||||||||


