Saltu al enhavo

Louis Lémery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Louis Lémery
(1677-1743)
Ilustraĵo el la verko Reflexions et obſervations diverſes sur une vegegation Chimique du Fer,, unue publikigita en la 20-a de julio 1707.
Ilustraĵo el la verko Reflexions et obſervations diverſes sur une vegegation Chimique du Fer,, unue publikigita en la 20-a de julio 1707.
Persona informo
Louis Lémery
Naskiĝo 25-a de januaro, 1677
en Parizo, Francio
Morto 9-a de junio, 1743
en Parizo, Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Akademio de Sciencoj de Francio
Reĝa ĝardeno de medicinaj plantoj
Sorbono
Profesio
Okupo kemiisto
botanikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Lémery (1677-1743) estis franca kemiisto, apotekisto kaj kuracisto. Li estis filo de la kemiisto Nicolas Lémery (1645-1715) kaj frato de Jacques Lémery (1678-1721). Li estis profesoro pri kemio en la Reĝa Ĝardeno de Medicinaj Plantoj kaj aŭtoro pri sennombraj verkoj pri kemio, botaniko kaj sano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ludoviko Leméry naskiĝis en Parizo en la 25-a de januaro 1677, kaj estis destinita por la profesio de la juro; sed li prenis pri la okupoj de sia patro tiom grandan guston al tiuj sciencoj, ke li eniris la fakultaton de medicino de sia naskiĝurbo, kaj ricevis la doktorecon en 1698. Du jarojn poste li estis akceptita en la akademion de sciencoj kaj en 1708 li donis lecionojn pri kemio en la reĝa ĝardeno de medicinaj plantoj.

En 1710 li estis nomumita kuracisto en la Hôtel-Dieu de Parizo, posteno kiun li okupis dum la resto de sia vivo. En 1712 li akiris la rangon kiel membro en la franca akademio, kaj sukcedis sian patron kiel pensiulo[1] en 1715. Li akiris la oficejon kiel kuracisto de la reĝo en 1722, kaj en tiu posteno li akompanis la princinon de Hispanio al ŝia reveno de Francio, kie ŝi estis veninta kun la celo edziniĝi al Ludoviko la 15-a.

Baldaŭ post lia reveno al Parizo li estis honorigita de la reĝino de Hispanio kun la titolo de ŝia konsilanta kuracisto. En 1791 li estis nomumita profesoro pri kemio en la reĝa ĝardeno en la loko de Geoffroy. En posta periodo li iĝis aparte ligita al la establado de la dukino de Brunsviko, kiun li ofte vizitadis en la palaco de Luksemburgio, kaj li same ricevis la patronecon de la princino de Conti, en kies hotelo li regule pasigis parton de la tago, kaj tie verkis plurajn pri la kemiaj artikoloj kiujn li prelegis antaŭ la akademio de sciencoj.

Tiuj dokumentoj traktis pri la temoj de la fera, nitrogena, kaj iuj aliaj saloj, pri vegetalaj kaj bestaj analizoj, pri la origino kaj formado de monstroj, ktp. Li mortis la 9-an de junio 1749, kaj lia perdo estis tre bedaŭrita pro la mildaj kaj poluritaj manieroj de lia konduto. Li havis grandan sincerecon kaj mildecon en siaj manieroj, kaj sentojn de liberaleco kaj malavareco en ĉiuj siaj procedoj.

Aldone al la artikoloj publikigitaj en la Memoraĵoj de la akademio, li lasis la sekvajn verkojn: 1. " Traité des Aliment,. Paris, 1702, kiu estis ofte represita, kaj tre pliigita fare de Jean Jacques Bruhier d'Ablaincourt (1658-1756), en la eldono de 1755, 2 volumoj. "Dissertation sur le Nourriture des Os," Parizo, 1704. Li same publikigis tri leterojn pri la generado de vermoj en la homa korpo, en opozicio al la traktado de Nicolas Andry, kun kiu estiĝis akra polemiko pri ĉi tiu temo.[2]

Ĉefa verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la pasinteco, pensiulo estis respondeculo pri la administrado de iu publika departemento.
  2. The General Biographical Dictionary Containing an Historical and Critical Account...