Louise Briggs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Louise BRIGGS)
Louise Briggs
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Amy Louise BRIGGS (mortis la 8-an de januaro 1945 en Leeds)[1] estis angla instruistino kiu instruas ankaŭ Esperanton en sia (privata) knabinlernejo. Ŝi verkis multe da ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infana psikologio. Aparte eliris: Cindrulino, kaj aliaj teatraĵetoj en 1920. Ŝi tradukis la verkon Sonĝo de Someromeza Nokto de William Shakespeare, aperanta en 1921.

Louise Briggs kunlaboris al Literaturo, kaj Literatura Mondo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Pri Sonĝo de Someromeza Nokto

Citaĵo
 La versoj de tiu traduko memorigas ofte al tiuj de Hamlet, de D-ro Zamenhof. Ŝajnas al mi, ke ni ne povas fari pli grandan laŭdon de tiu lerta kaj bela traduko. 
— Belga Esperantisto n071-072 (jan-feb 1921)

---

Pri Cindrulino kaj aliaj teatraĵetoj por infanoj

Citaĵo
 En korekta kaj delikata lingvo, nia samideanino transverkis por teatra ludado de infanoj, kelkajn el la plej belaj feaj rakontetoj kiuj ĉarmis niajn infanajn jarojn : Cindrulino, Neĝblankulino, La dormanta belulino, La belulino kaj la besto, krom du monologetoj. Jen estas unu el la plej belaj libretoj de nia Esperantista tutmonda literaturo. Estas veraj perletoj, kiuj estas onega materialo por propagandi kaj amigi Esperanton de la gemalgranduletoj kaj sekve de ties parencoj kaj amikoj. 
— L . COGEN. Belga Esperantisto n071-072 (jan-feb 1921)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]