Saltu al enhavo

Lounès Matoub

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lounès Matoub
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1956 (1956-01-24)
en Aït Mahmoud
Morto 25-an de junio 1998 (1998-06-25) (42-jaraĝa)
en Aït Aïssi
Mortokialo Pafvundo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj kabila
Ŝtataneco Alĝerio
Francio (–1962) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Nadia Matoub (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantaŭtoro
kantisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://matoub.rebelle.free.fr/
https://dzmusik.com/artist/1109/lounes-matoub
https://www.matoub-lounes-eternel.com/
http://www.matoublounes.com
vdr

Lounès Matoub, Matoub LounèsLunes Matub (Taurirt Musa, Provinco Tizi Uzu, 24a de Januaro 1956 - Ath Aïssi, 25a de Junio 1998) estis alĝera poeto kaj kantisto, konata speciale pro sia engaĝiĝo en la lukto kaj la agnosko de la identeco amazigh de berberoj. Oficiale, lia murdo estis atribuita al islamismaj fanatikuloj de la Armita Islama Grupo de Alĝerio (AIG), sed lia familio akuzis la alĝeran ŝtaton pri la murdo.[1]

En sia vivo Lunes registris 36 albumojn, kaj verkis multajn kantojn por aliaj artistoj. En Aprilo 1980 li faris sian unuan gravan koncerton kadre de la protestmovado Printempo Amazigh, en Kabilio. Lia muziko miksis la orientan orkestradon Ĉaabi kun politikigita vortumado en tamaziĥta, kaj kovris ampleksan varion de temoj, kiel la idearo de amaziĥtoj, la demokratio, la libereco, la ateismo, la islamismo, la amo, la ekzilo, la memoro, la historio, la paco kaj la homaj rajtoj. Diference de la antaŭaj amaziĥtaj poetoj kaj muzikistoj, la stilo de Matub estis rekta kaj frontema.[2]

En 1988 li estis grave vundita pro pafado de la polico. En 1989 li publikigis la albumon L'ironie du sort, en kiu li priskribis sian rezultan longan dujaran hospitaligon.[3]

En 1992 startis la Alĝeria Enlanda Milito inter la registaro kaj la islamismaj fanatikuloj, kiuj inkludis Lunes en sia nigra listo de celitaj atakotoj, plej verŝajne ĉar li inkludis ateismon en sia vortumado.[4] En septembro 1994, la Armita Islama Grupo de Alĝerio (AIG) kidnapis kaj torturis lin en montara kampadejo. Li estis kondamnita al mortopuno en islamisma juĝo, sed finfine li estis liberigita. Tamen nekonatuloj embuskis lian aŭton la 25an de Junio 1998 kaj pafadis kontraŭ li, kiu mortis pro vundoj estante 42-jaraĝa.[4]

La verkaro de Matub Lunés estas komponata de 28 albumoj (aŭ 34 volumoj):[5]

Matub Lunes (en la centro, kun blanka vestaro) inter amikoj kaj samfamilianoj en Kabilio.
  • 1978: Ay Izem
  • 1978: Daεwessu
  • 1979: Ṛuḥ ay aqcic
  • 1979: Yekkes-as i znad ucekkel
  • 1979: A lḥif yuran
  • 1979: Ay aḥlili
  • 1980: A ttwaliɣ
  • 1980: Récital à l'Olympia 80 (JSK).
  • 1981: Assagi liɣ
  • 1981: Slaεbitt ay abeḥri (vol. 1: Slaεbitt ay abeḥri, vol. 2: Yeḥzen Lwad Aεissi).
  • 1981: At Yiraten
  • 1982: Tirgin
  • 1983: Tamsalt n Sliman
  • 1984: A tarwa n lḥif
  • 1985: Da Hamou
  • 1985: Lbabur
  • 1986: Les deux compères
  • 1986: Tamurt-iw
  • 1987: Tissirt n endama
  • 1988: Lmut
  • 1988: Rwah rwah
  • 1989: L'ironie du sort
  • 1991: Regard sur l'histoire d'un pays damné (vol. 1: Regard sur l'histoire..., vol. 2: Iẓri-w).
  • 1993: Communion avec la patrie (vol. 1: Communion avec la patrie, vol. 2: Lmeḥna).
  • 1994: Kenza
  • 1996: Tiɣri g-gemma (vol. 1: Assirem, vol. 2: Tiɣri g-gemma).
  • 1997: Au nom de tous les miens (vol. 1: Semeḥtiyi, vol. 2: Sel kan i dderz).
  • 1998: Lettre ouverte aux… (vol. 1: Tabratt i lḥekam, vol. 2: I luḥqed zhir).
  • Ayen ayen (‘¿Por qué?’). IZEM.[6]
  1. «Who killed Lounes Matoub?», en la retejo Algeria-Watch, de Januaro 2001.
  2. «Mémoire de luttes: Lounès Matoub, porte-parole de la Kabylie», 14a de Oktobro 2013 en la retejo Rue 89 Nouvelobs.
  3. «Lunés Matub, biografía de un referente de la lucha amazigh por su identidad», 26a de junio 2010 en la retejo Izuran (amaziĥta kulturo de Kanarioj).
  4. 4,0 4,1 «50.000 personas marcharon por muerte de cantante Lounes Matoub», en la retejo Emol de 25a de junio 2001.
  5. «Derniers albums de Lounès Matoub», diskaro en la retejo Music Me.
  6. Filmeto de la kanto «Ayen ayen» en la retejo YouTube.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]