Love Story

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Love Story
filmo
Originala titolo Love Story
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 dec. 1970, 26 aŭg. 1971
Ĝenro amafera filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Richard C. Kratina
Reĝisoro(j) Arthur Hiller
Produktisto(j) Howard G. Minsky
Scenaro Erich Segal
Loko de rakonto Nov-JorkoBostono
Muziko de Francis Lai
Rolantoj Ali MacGraw • Ryan O'Neal • John Marley • Ray Milland • Tommy Lee Jones • Sydney Walker • Russell Nype • Katharine Balfour
Produktinta firmao Paramount Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro • Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Drama • Golden Globe Award for Best Original Score • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama • Golden Globe Award for Best Director • Golden Globe Award for Best Screenplay • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Love Story (Amhistorio) estas usona amafera filmo de 1970 verkita de Erich Segal, kiu estis ankaŭ la aŭtoro de la plej multe vendita libro de 1970 samnoma. Ĝi estis produktorita de Howard G. Minsky,[1] kaj reĝisorita de Arthur Hiller, steluligita de Ali MacGraw kaj Ryan O'Neal en protagonistaj roloj, krom John Marley, Ray Milland kaj Tommy Lee Jones en lia filma debuto.

La filmo akiris enorman popularecon en la 1970-aj jaroj kaj estas unu el la plej spektitaj usonaj filmoj. "Love Story" gajnis Oskaron en la kategorio de Plej bona voĉa bando (kun la melodio nomita "Where to Begin", kiu familiariĝis kaj asociiĝis kun la filmo, kaj plurajn Golden Globe Awards en la kategorioj: Plej bona Drama Filmo, Plej bona Aktorino. (Ali McGraw), reĝisoro, same kiel en la originala scenaro.

La filmo estas konsiderata unu el la plej amaferaj filmoj fare de la Usona Kininstituto (No. 9 en la listo) kaj estas unu el la plej biletvendaj filmoj ĉiutempaj.[2] Ĝi estis sekvita de sekva filmo, nome Oliver's Story (1978), en kiu stelulis O'Neal kun Candice Bergen.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oliver Barret IV estas altira sportema studento de riĉa familio. Li ne kongruas kun la severaj sintenoj de sia patro, sed lia vivo tute ŝanĝiĝas kiam ekkonas Jennifer Cavilleri, same altira kaj simpatia muzikstudentino nome "Jenny". Kontraŭ la volo de lia patro, ili geedziĝas, sed sen financa apogo de la familio de Oliver, la paro suferas ekonomiajn problemojn. Kun la apogo de Jenny kiu laboras kiel instruistino en privata lernejo, Oliver sukcesis finigi la studojn de juro, kio ebligas lin akiri laborpostenon en fama advokata firmao de Novjorko. Tiukadre ili ankoraŭ 24-jaraĝaj decidas havi bebon. Ĉar ili ne sukcesas, konsultas specialiston, kiu informas al Oliver, ke lia edzino estas grave malsana kaj baldaŭ mortonta. Laŭ la sugestoj de la kuracisto, Oliver klopodas por vivi "normalan vivon" dirante prie nenion al Jenny. Tamen finfine ankaŭ ŝi ekkonas sian situacion, kaj ekricevas multekostan traktadon, kiun baldaŭ Oliver jam ne povas pagi. Malespere, Oliver petas helpon al sia patro. Kiam tiu demandas al li ĉu li havas "junulinon en problemoj", Oliver jesas anstataŭ rakonti al sia patro la veron pri Jenny. El la hospitalo, Jenny preparas sian funebron kun sia patro.

La historio temas pri amo, sed ankaŭ pri la rilatoj inter Oliver kaj lia patro. Kiam tiu ekkonas la aferon, tuj veturas al Novjorko, sed kiam li alvenas, Jenny jam estas mortinta. Ĉe la hospitalpordo la patro Barret petas perdonon al sia filo, kaj tiu respondas per frazo de Jenny: "Ami signifas neniam devi pardonpeti", kio siavice iĝas moto kaj de la filmo kaj de la samnoma romano.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Aktoraro kaj rolularo[redakti | redakti fonton]

  • Ali MacGraw kiel Jennifer "Jenny" Cavilleri
  • Ryan O'Neal kiel Oliver Barrett IV
  • John Marley kiel Phil Cavilleri
  • Ray Milland kiel Oliver Barrett III
  • Russell Nype kiel Dean Thompson
  • Katharine Balfour kiel Mrs. Barrett
  • Sydney Walker kiel Dr. Shapeley
  • Robert Modica kiel Dr. Addison
  • Walker Daniels kiel Ray Stratton
  • Tommy Lee Jones kiel Hank Simpson (listigita kiel Tom Lee Jones)
  • John Merensky kiel Steve
  • Andrew Duncan kiel Reverend Blaufelt

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Howard Minsky, Hollywood Producer, Is Dead at 94". The New York Times. 16a de Aŭgusto, 2008. Arkivita el la originalo la 26an de Majo, 2019. Alirita la 4an de Septembro, 2017.
  2. "Domestic Grosses". Box Office Mojo. Arkivita el la originalo la 28an de Junio, 2012. Alirita la 25an de Junio, 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Love Story (1970 film) en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Love Story (película) en la hispana Vikipedio.