Ali MacGraw

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ali MacGraw
Persona informo
Elizabeth Alice MacGraw
Naskiĝo 1-an de aprilo 1939 (1939-04-01) (85-jaraĝa)
en Pound Ridge
Lingvoj angla vd
Loĝloko Tesuque vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Choate Rosemary Hall • Universitato Wellesley vd
Familio
Edz(in)o Robert Evans • Steve McQueen vd
Infanoj Josh Evans vd
Profesio
Alia nomo Ali MacGraw vd
Okupo aktoro • filmaktoro • modelo • aŭtobiografo • televida aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1968– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Elizabeth Alice MacGraw (1a de Aprilo, 1939) estas usona aktorino kaj aktivulino. Ŝi altiris atenton pro sia rolo en la filmo Goodbye, Columbus (1969), pro kiu ŝi ricevis la Oran Globon por la plej promesplena novulino. Ŝi populariĝis pro sia rolo en la romantika drama filmo Love Story (1970), pro kiu ŝi estis nomumita al Oskar-premio por la plej bona aktorinp kaj ricevis la Oran Globon por la plej bona dramafilma aktorino.

Ŝi revenis al stelulado en la populara agadfilmo The Getaway (1972). Ŝi ludis ankaŭ la protagonistinon en Convoy (1978) kaj aperis en la amafera sporta drama filmo Players (1979), la komedio Just Tell Me What You Want (1980), kaj en la historia novel-bazita televida serieto The Winds of War (1983). En 1991, ŝi publikigis membiografion, nome Moving Pictures.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi ekkarieris en la modaj gazetoj Harper's Bazaar kaj Vogue kaj en televidaj reklamaĵoj kiel manekeno.

MacGraw en The Getaway, 1972.

Ŝi populariĝis pro sia rolo en la romantika drama filmo Love Story (1970), pro kiu ŝi ricevis premiojn kaj laŭdojn kaj kiu iĝis ege sukcesa biletvenda furorfilmo.[1] ŝi poste stelulis kun Steve McQueen en The Getaway (1972), kiu same estis ege sukcesa biletvenda furorfilmo. En 1978 MacGraw reaperis en alia sukcesa biletvenda furorfilmo, nome Convoy (1978), kun Kris Kristofferson. Ŝi poste aperi en la filmoj Players (1979) kaj Just Tell Me What You Want (1980), reĝisorita de Sidney Lumet.

Ŝi estas praktikanto de jogo, aktivulo por defendo de la animalaj rajtoj kaj estis konsiderita kiel seksosimbolo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Domestic Grosses". Box Office Mojo. Arkivita el la originalo la 28an de Junio, 2012. Alirita la 25an de Junio, 2012.
  2. "Beautiful Through the Years". People. Vol. 47, no. 18. 12a de Majo, 1997. Arkivita el la originalo la 2an de Junio, 2009.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ali MacGraw en la hispana Vikipedio.