Loznica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loznica
urbo de Serbio • urba areo • list of cities in Serbia • setlejo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 15300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86 413  () [+]
Loĝdenso 141 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 32′ N, 19° 14′ O (mapo)44.53333333333319.225833333333Koordinatoj: 44° 32′ N, 19° 14′ O (mapo) [+]
Alto 142 m [+]
Areo 612 km² (61 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Loznica (Serbio)
Loznica (Serbio)
DEC
Loznica
Loznica
Situo de Loznica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Loznica [+]
vdr

Loznica ( serbe cirile Лозница, prononcu lǒznit͡sa ) estas urbo en okcidenta Serbio, en distrikto Mačva, ne malproksime de la landlimo kun Bosnio-Hercegovino. Li kuŝas ĉe la dekstra flanko de la rivero Drina. En 2011, la urbo havis loĝantaron de 19,572, dum la tuta administra areo havis loĝantaron de 79,327.

Historio[redakti | redakti fonton]

La nomo Loznica estis origine Lozica kaj estas derivita de loza, "vinberreto". La Loznica areo estas loĝita ekde la Ŝtonepoko, sed la plej malnova mencio de la urbo datiĝas de 1317. Ĉi-jare, Katarina, la bofratino de la serba reĝo Stefan Milutin, fondis la Tronoša monaĥejon ĉi tie.

En 1533, Loznica estis konkerita fare de la Otomana Imperio, kaj la plimulto de la loĝantoj estis islamanoj. La impostregistro de tiu tempo montras ke el 37 domanaroj, 26 estis islamaj kaj 11 estis kristanaj. En 1600, Loznica estis oficiale islamana kun 55 domanaroj. Ĉe tiu tempo, Loznica kaj Jadar estis parto de regiono regita de Zvornik, kiu en victurno estis sub la paŝao en Bosnio.

La loĝantoj de Loznica partoprenis la ribelon kontraŭ otomana rego de la unua serba ribelo en 1804. En la periodo ĝis 1813, pluraj pezaj bataloj estis elluktitaj en la areo. En 1813, la serboj translokigis la otomanoj trans la riveron Drina, kaj Loznica iĝis otomana limurbo. En novembro 1833, Loznica kaj Jadar iĝis parto de la Princlando de Serbio sub Miloš Obrenović, kiam sultano Mahmudo la 2-a transcedis ses regionojn al la lando. La malnova feŭda sistemo estis abolita kaj la lando estis deklarita libera kamparana ŝtato.

Loznice iĝis parto de kaj la sidejo de la Podrinje-regiono, rolo kiu estis transdonita al šabac en la 19-a jarcento. En la 1830-aj jaroj, Loznica havis 295 domanarojn kun 1,203 loĝantoj. Lernejoj, fabrikoj kaj hospitalo estis konstruitaj (1882), dum komerco kaj financo formiĝis. Frue en la 20-a jarcento, konstruado de fervojo inter šabac, Loznica kaj Banja Koviljaca komenciĝis.

La unua balkana milito kaj la unua mondmilito haltigis ekonomian evoluon kaj multe reduktis la loĝantaron. Ĉe la fino de la mondmilito, Loznica estis regiona centro kun proksimume 5,000 loĝantoj. Mallonga periodo de reakiro kaj evoluo estis sekvita de la Granda Depresio. Germana industrio uzis antimoniajn minojn en la areo, kio fortigis la ekonomion ĝis la ekapero de la Dua Mondmilito[1].

En januaro 2008, Loznica ricevis la statuson de urbo sub serba leĝaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nikolić, Kosta. (2018) “Dragoljub-Draža Mihailović”, The Serbs and their Leaders in the Twentieth Century. Routledge. ISBN 9780429772597.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]