Lozva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de Lozva rivero (Лозьва en la rusa) en la akvokolekta areo de Tobol videblas sur la mapo supre-meze.

Lozva (ruse Лозьва) estas rivero en okcidenta Siberio, en Sverdlovska provinco, Rusio. Ĝi apartenas al akvokolekta areo de Obo. Per kunfluo de Lozva kaj Sosva – ĉ. 12 km norde de urbeto Gari - estiĝas la rivero Tavda, maldekstra alfluanto de Tobol.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Lozva longas 637 km, havas akvokolektan areon de 17.800 km², jara averaĝa akvolivero: 70 m³/sec (je 187 km de la alfluo al Tobol).

Ĉe Ŝaburovo, ĉ. 35  km de la alfluo, la jara averaĝa akvolivero estas 132 m³/s (minimumo en marto kun 17,5 m³/s, maksimumo en junio kun 403 m³/s). Ĉe la suba parto, la rivero larĝas ĉ. 80 m, profundas 2,5 m, ties rapido estas 0,5 m/s.

Ĝi fontas en la orientaj deklivoj de la tie 1200 m alta Norda Uralo, en alto de ĉ. 800 m, en proksimo de la norda limo de la Sverdlovska provinco. Ĝi komence fluas orienten, en la supra parto inter pitoreskaj, rokaj riverbordoj. En la meza kaj suba partoj, ĝi fluas en suda, sudorienta direkton, ĉe marĉa okcidenta rando de la Okcident-Siberia Malaltebenaĵo.

La riverakvon donas plimulte neĝodegelaĵoj. La rivero frostas en oktobro, komence de novembro kaj kovras ĝin glacio ĝis fine de aprilo – komence de majo.

Gravaj alfluantoj: maldekstre Popil (plie Sulpa), dekstre Ivdel. La rivero estas ŝipebla ĝis alfluo de Ivdel dum 328 km.

Oni konstruis en 1590 fortikaĵon ĉe Lozvinsk ĉe la rivero por gardi la Ĉerdinan vojon, kiu kondukis tra la Uralo, de la rivero Viŝera ĝis la rivero Lozva. La fortikaĵon minacis mansia tribestro el Pelim. Lozvinsk kaj la Ĉerdina vojo estis neglektita, forlasita post 1597, kiam oni malkovris pli bonan vojon, nomitan Babinova vojo, kiu kondukis tra Verĥoturje.

La incidento de Djatlova pasejo okazis en proksimo de la Lozva en 1959.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe meza parto de la rivero, kelkajn kilometrojn okcidente troviĝas la urbo Ivdel kaj la setlejo Polunoĉnoje. Tie alproksimas ankaŭ la fervoja linio Serov – Ivdel – Polunoĉnoje la riveron kaj la linio Ivdel – Priobje superiras ĝin. Laareoj ĉe la supraj kaj subaj partoj de la rivero estas publik-trafike ne alireblaj. Ekzistas do projekto, kiu celas plilongigi la linion de Polunoĉnoje apud la lozva al la nordo, preter la Urala orienta rando, okcidente de la Obo, por atingi la t.n. poluscirkla fervojo proksime al Labitnangi.

Lozva estas ŝipebla post alfluo de Ivdel (proksime al la samnoma urbo Ivdel), sed nuntempe estas uzata kiel interna akvovojo nur ekde la setlejo Ponil (ĉe alfluo de la samnoma rivereto), 219 km de la alfluo al Tobol.

Partoj de la akvokolekta areo de Lozva havis graban rolon en la 1930-aj/1950-aj ajroj en la ligna industrio, en kiu oni uzis komence ankaŭ gulag-punitojn. Oni konstruis por la lignotransporto en la ĝis hodiaŭ praktike senvoja areo reton de etŝpura fervojo (750 mm) de plurcent kilometroj. Sur tiu reto oni transportis la lignon (trunkojn) por plia transporto sur la Lozva al ŝiphavenoj, kiel Ĥorpija, Novoŝipiĉnij, Polunoĉhnoje, Ponil aŭ Novi Vagil. Dum la rusia ekonomia krizo de la 1990-aj jaroj, ĉesis la ligna mastrumado multloke, multaj etŝpuraj linioj estis ne plu uazataj aŭ malkonstruitaj.