Luís Fróis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nihonshi

Luís FRÓIS (naskiĝinta en 1532 en Lisbono, mortinta la 8-an de julio 1597) estis portugala teologo, misiisto kaj jezuito.

Fróis iĝis membro de la Kompanio de Jesuo kiel 16-jarulo. La samordenanojn li sekvis en Hindujon, por misiadi tie. En la 1563-a jaro li atingis Japanion. En 1565 li renkontiĝis la tiamam ŝogunon Aŝikaga Joŝiteru kaj en 1569 la veran reganton, la militistarestro Oda Nobunaga .

Fróis kaj Oda Nobunaga[redakti | redakti fonton]

Oda uzis la kristanajn misiistojn por starigi alternativan potencon al la opoziciaj budhismaj sektoj estantaj malamikaj kontraŭ Oda kaj havantaj ofte fortajn privatajn armeojn (sōhei). Tial Oda permesis al la jezuitoj, post interparolo kun Fróis, ke ili aktive misiadu en Kioto kaj en la ĉirkaŭaĵoj. Antaŭe la jezuitoj estis ricevinta tian gracon nur en teritorioj de Kjuŝuo kies daimioj aŭ mem kristaniĝis aŭ esperis ekonomiajn avantaĝojn pro komercado kun Portugalio.

La unue amika rilato inter Fróis kaj Oda en la kuro de la tempo senteble plimalboniĝis: Oda ne nur ne volis konvertiĝi sed eĉ ordonis ke oni starigu certan templon en kiu li mem postmorte veneratu kiel dio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Arthur Voretzsch (eld.): Luís Fróis. Die Geschichte Japans (1549-1578). Verlag der Asia Major, Leipzig 1926

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Luís Fróis en la germana Vikipedio.