Lubaina Himid

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lubaina Himid
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1954 (1954-01-01) (70-jaraĝa)
en Zanzibaro
Lingvoj angla
Loĝloko Preston
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Tanzanio
Alma mater Reĝa Kolegio de Arto • Artlernejo Wimbledon
Okupo
Okupo pentristo • profesoroskulptisto
TTT
Retejo https://lubainahimid.uk/
vdr

Lubaina Himid (naskita en 1954 en Zanzibaro, nun parto de Tanzanio) estas brita artisto kaj kuratoro. Ŝi estas profesoro de nuntempa arto ĉe la Universitato de Centra Lancashire.[1][2] Lia arto fokusas temojn de kultura historio kaj la reakiron de identecoj[3].

Himid estas unu el la unuaj artistoj envolvita en la movado Black Art (Nigra Arto) de Britio en la 1980-aj jaroj kaj daŭre kreas aktivisman arton kiu estas montrita en galerioj ne nur en Britio, sed tra la tuta mondo. Himid ricevis la Ordenon de la Brita Imperio en junio 2010 pro "servoj al Arto de Nigraj Virinoj" gajnis la Premion Turner en 2017[4].


Rimarkindaj artaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Plena listo de ekspozicioj troveblas sur la oficiala retejo de la artisto. Arkivigite je 2020-02-22 per la retarkivo Wayback Machine

  • Osto en Ĉinio: sukceso al la Afrika Komerco (instalaĵo, ĉ. 1985)
  • Venĝo: masko en kvin pentraĵoj (1991–92)
  • Zanzibar (serio de pentraĵoj, 1999)
  • Plano B (serio de pentraĵoj, 1999–2000)
  • Glutas Malfacile: la Lancaster Dinner Service (pentritaj ceramikoj, 2007)
  • Negativaj Pozitivaĵoj (serio de grafikaj laboroj, 2007– )
  • Kangas (asociitaj laborojn sur papero ktp., diversaj datoj)
  • Le Rodeur (serio de pentraĵoj, 2016)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samnoma artikolo en la angla vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) "Biography for Lubaina Himid Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine". Birmingham Museums and Art Gallery.
  2. "No. 59446[rompita ligilo]". The London Gazette. la 12-an de junio 2010. p. 17.
  3. (en) "Lubaina Himid", Northern Art Prize, arĥivita la 27-an de januaro 2011 en Wayback Machine
  4. (en) Turner Prize 2017: Lubaina Himid's win makes history. BBC News, la 5-an de decembro 2017.