Lucien Littlefield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucien Littlefield
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1895 (1895-08-16)
en San Antonio
Morto 4-an de junio 1960 (1960-06-04) (64-jaraĝa)
en Holivudo
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • scenaristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucien LITTLEFIELD (n. la 16-an de aŭgusto 1895 - m. la 4-an de junio 1960) estis usona aktoro de la epoko de mutaj filmoj. Li poste ankaŭ aperis multfoje en televidaj serioj. Unu el liaj plej rimarkindaj roloj estis tiu de la doktoro en The Cat and the Canary (1927). Li cetere aperis dufoje kun Laurel kaj Hardy, unue kiel la strangega profesoro en Dirty Work, kaj due en la klasika Sons of the Desert (1933).

Li cetere ludis kiel la patro de Mary Pickford en My Best Girl (1927). Littlefield interpretis aliajn rolojn, interalie en Tumbleweeds, kun William S. Hart, Ruggles of Red Gap kun Charles Laughton, kaj Johnny Come Lately kun James Cagney.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]